Pekela
Municipo Pekela | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Pekela | Blazono de municipo Pekela | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Groningo | |
Urbestro | Jaap Kuin | |
Ĉefloko | Oude Pekela | |
Areo - Tero - Akvo |
50,20 km² 49,12 km² 1,08 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
13.325 (1-a de junio 2005) 271 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 6′ N, 7° 0′ O (mapo)53.17Koordinatoj: 53° 6′ N, 7° 0′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N366, N367 | |
CBS-municipokodo | 0765 | |
Telefona kodo | 0599 | |
Poŝtkodo | 9662–9669 | |
Oficiala retejo | https://www.pekela.nl/ | |
Pekela (53° 06′ N; 07° 00′ E Mapo) (loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 13.325) estas municipo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La municipo havas areon de 50,20 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Pekela portas sian nomon ek de 1599, kiam setlantoj el la okcidenta parto de Nederlando akiris terpecojn laŭlonge de la rivero Pekel. Oni bezonis la tie troviĝantan marĉon por torfelfoso. Kiam Ludoviko Napoleon estis reĝo de Nederlando (1810), oni dividis la municipon en Oude Pekela (Malnova-Pekela) kaj Nieuwe Pekela (Nova-Pekela). En 1990 oni reunuigis ambaŭ partojn.
Ĝis en la 20-a jarcento Pekela estis konata pro la fabrikado de pajlokartono. Ĉar la laborkondiĉoj estis malbonaj, estis multe da simpatio por la komunismo. Krom tio, la Komunista partio de Nederlando (CPN) havis multajn adeptojn en la orienta parto de la provinco. Ankaŭ nuntempe estas multaj adeptoj de la socialismo, inter aliaj ĉar la senlaboreco en la regiono estas relative alta.
Subdivido
[redakti | redakti fonton]La municipo Pekela konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Alteveer (parte), Boven Pekela, Bronsveen, Hoetmansmeer, Nieuwe Pekela, Oude Pekela.
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]Buslinioj en la municipo Pekela:
- linio 10: Winschoten-Oude Pekela-Nieuwe Pekela-Veendam-Bareveld-Gieten-Assen
- linio 71: Veendam-Nieuwe Pekela-Alteveer
- linio 75: Winschoten-Oude Pekela-Nieuwe Pekela-Boven Pekela-Stadskanaal
La buslinioj estas ekspluatataj de la kompanio Arriva
Naskiĝis en Pekela
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Provinco Groningo | |
---|---|
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |