Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Pete Buttigieg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pete Buttigieg
Persona informo
Pete Buttigieg
Naskonomo Peter Paul Montgomery Buttigieg
Naskiĝo 19-an de januaro 1982
en South Bend
Religio Episkopanismo
Etno Maltese American vd
Lingvoj anglaarabadariafrancaitalamaltanorvegahispana vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard
Universitato de Oksfordo (Kolegio Pembroke)
Partio Usona Demokrata Partio
Subskribo Pete Buttigieg
Familio
Patro Joseph Buttigieg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino J. Anne Montgomery

patro = Joseph Buttigieg

Edz(in)o Chasten Glezman (ekde 2018)
Infanoj 2
Profesio
Okupo Politikisto
Laborkampo Politiko kaj ministerio pri transporto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ĈikagoSouth BendVaŝingtonoIndianio vd
Aktiva dum 2009– vd
En TTT Urbestra retpaĝo
Kampanja retejo
32-a urbestro de South Bend
Dum 1-a de januaro 2012
Antaŭulo Steve Luecke
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pete BUTTIGIEG — plenaforme Peter Paul Montgomery BUTTIGIEG, (prononcata /ˈpi:t ˈbuːtɪdʒədʒ/, do proksimume Pit BUTiĝeĝ; naskita la 19-an de januaro, 1982 en South Bend, Indianao, Usono) estas la urbestro de sia naskiĝurbo, kaj kandidato por la nomumiĝo de la Demokratia Partio en la usona prezidenta balotado de 2020. Li estas konata kiel la unua grava usona prezidenta kandidato geja (kiam li urbestriĝis en 2012, li estis la unua malkaŝe geja urbestro en la historio de Indianao), kaj kiel nekutime poliglota kandidato. Krom la angla, li regas ĝis uzebla grado ankaŭ la lingvojn hispanan, araban, italan, darian, persan, maltan, francan, norvegan, kaj gestas en la usona signolingvo ASL.