Piroska Molnár
Piroska Molnár | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1945 (79-jaraĝa) en Ózd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1968) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Piroska MOLNÁR [piroŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Piroska estas elstara hungara aktorino, voĉoaktoro, altlerneja instruisto.
Piroska Molnár naskiĝis la 1-an de oktobro 1945 en Ózd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Piroska Molnár frekventis mezlernejon en Szeged, poste Teatran Altlernejon en Budapeŝto. Ŝi komencis sian karieron en Nacia Teatro (Szeged) en 1968. Inter 1971-1978 ŝi roladis en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste ŝi apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto) ĝis 1982. Baldaŭe ŝi revenis al Kaposvár, ekde 2002 ŝi denove rolas en Budapeŝta Nacia Teatro. Ŝi estas ankaŭ kantistino kaj instruisto en la Teatra Altlernejo (jam universitato) kaj Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1995, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi apartenas al Aktoro de la nacio de 2011.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 49 filmoj inter 1967-2010, ekzemple Makra, 1972; Sose halunk meg! (Ni neniam mortos!), 1993; Meseautó (Sonĝoaŭto), 2000; Tüskevár 2009
- 19 televiziaj filmoj inter 1974-2012, Petőfi 1-6 (serio), 1981; Kisváros (Urbeto), serio, 2000
- 6 reĝisoradoj
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Molière: Sciencistinoj; William Shakespeare: Romeo kaj Julieta; Friedrich Dürrenmatt: La granda Romolo, Vizito de la maljunulino; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo); * Gergely Csiky: A nagymama La avino)
- hungaraj voĉoj en diversaj filmoj