Pockau ĝis la fino de 2013 estis administre memstara komunumo en Germanio. Tiam ĝi kun la najbara urbo Lengefeld unuiĝis al nova urba komunumo Pockau-Lengefeld. Kaj la malnova kaj la nova komunumoj troviĝas en la distrikto Ercmontaro de la federacia landoSaksio. Fine de la jaro 2013 la komunumo Pockau havis 3803 loĝantojn, fine de decembro 2022 la nova komunumo Pockau-Lengefeld 7445 loĝantojn. La regiono tradicie estas grava loko de minado de arĝento.