Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Polarizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polarizado (ankaŭ polarigado-Kemia kaj Scienc-teknika vortaro) estas eco de transversaj komponantoj de elektromagnetaj ondoj, kiuj priskribas la direktiĝon de ilia elektra vektoro. Okaze de laŭlongaj ondoj, la polarigada fenomeno ne povas aperi, ĉar la svingado okazas en etendiĝa direkto.

Ne konfuzu polarigadon de elektromagneta ondo tra travidebla medio kun polusigado de medio, kiam ĉi-lasta reagas aŭ al elektra kampo (vidu artikolon polariza denseco) aŭ al magneta kampo (vidu artikolon magneta momanto).

Pri sonaj ondoj,pro ties ecoj, transversa polarizado eblas nur tra solidoj, ĉar nur laŭlonga polarizado okazas tra gasoj kaj likvaĵoj, .

La bildo sube montras la evoluon de la elektra kampo (bluaj kurboj) laŭ la tipo de polarizado.

  • linia polarizado: la amplituda vektoro montriĝas ĉiam en konstanta direkto (samfazo de la du komponantoj de la vektoro).
  • cirkla polarizado (turniĝanta polarizado): la amplituda vektoro turniĝas per konstanta grada rapido (defaziĝo je 90 gradoj de la du komponantoj).
  • elipsa polarizado: la osciloj de la du komponantoj estas malsamaj (malsamaj amplitudoj de la du komponantoj kun konstanta defaziĝo, kiu estas nek nulo nek 90 gradoj).
linie polarizita ondo
cirkle polarizita ondo
elipse polarizita ondo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]