Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Pomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pomelo de vakera selo (1)
pomelo de sabro (1)
ligna pomelo de tradicia filipina glavo

Pomelo[1] laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas:

Similforme al la unua signifo, ankaŭ globa ekstremaĵo de la tenilo de ombrelo kaj de apoga bastono analogie povas esti nomata pomelo.

Krome "pomeloĉevalo" estas baza sportilo en arta gimnastiko - horizontala trabo, kovrita per vato kaj ledo, sur kvar lignaj piedoj, kun supre pomelo aŭ du pomeloj - do ansoj aŭ en pli simpla lingvaĵo tenilo - kiu(j)n gimnasto povas teni: "pomeloĉevalo" altas 115 centimetrojn kaj longas 160 centimetrojn, do pli longas ol gimnastika boko, sed baze aspektas iom simile (en gimastiko ankaŭ uzatas samformaj aparatoj sen pomeloj, kiuj do simple nomatas "ĉevaloj"). La uzo de la vorto "ĉevalo" aludas, ke tia senmova sportilo en arta gimnastiko principe povas anstataŭi ĉevalon por sporta ekzercado de rajdisto.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto ekestis el la termino pomel ("pometo") en la anglo-normanda lingvo en la 11-a jarcento - de la britaj insuloj ĝi disvastiĝis al la kavaliraj socioj de mezepoka Eŭropo.

gimnasta "ĉevalo" kun du pomeloj en la junula mondĉampionado 2019 de gimnastiko

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo pomelo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 847

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]