Punaa kreko
Punaa kreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Punaa kreko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas puna (Tschudi, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punaa kreko (Anas puna iam Anas versicolor puna) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj en la genro Anas. Ĝi estis iam konsiderata kiel subspecio de la Kapuĉanaso.
La Punaa kreko loĝas en Andoj de Peruo, okcidenta Bolivio, norda Ĉilio, kaj pleja nordokcidenta Argentino.[1][2] Ĝi troviĝas en la plej grandaj lagoj de la Altiplano en altaj lokoj de 3.100 al 4.600 m.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Punaa kreko estas 48 cm longa, simila laŭ grando al la Arbaranaso kaj tre simila laŭ morfologio al la Kapuĉanaso, sed iom pli hela ĝenerale. Ĝi havas nigran kronon (ne tiom malhelbrunan kiel ĉe la Kapuĉanaso) el la supra bekobazo sub la okuloj kaj al la nukoflankoj, kaj helblua granda beko sen la flava bazo de supra makzelo de la tre simila Kapuĉanaso, sed kun nigra linio en la tuta supra bordo. La resto de la vizaĝo estas malpli sablokolora kaj pli blankeca kaj en kolo komencas makuleteco kiu fariĝas makuloj en brusto kaj strieco en flankoj kaj ventro, nome malhelbrunaj markoj kun sablokoloraj bordoj. La plej suba ventro kaj mallonga vosto montras tre fajnan striecon kaj pli densaj ol ĉe la Kapuĉanaso, kio farigas ĝin pli malhela, dum la flugilplumoj estas malhelbrunaj.
La supraj vostokovriloj estas grizaj, kaj la malantaŭaj flankoj estas malhelbrunaj kun fajna strieco. Dorso, brusto kaj subaj flankoj estas kafobrunaj kun pli malhelaj makuloj. Alia diferenco rilate al la parenca Kapuĉanaso estas blugrizaj kruroj anstataŭ ruĝecaj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ili foje estas en miksaj grupoj sed ili estas protektemaj de inoj kaj ovoj dum la reprodukta sezono. En naturo ili loĝas en malgrandaj grupoj propraj aŭ kun la tre proksime rilata Kapuĉanaso. La ino de la Punaa kreko demetas siajn ovojn inter aprilo kaj junio. Kiel ĉe cignoj kaj anseroj ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. La ino demetas la ovaron inter alta herbejo, ne ĉiam ĉe akvo. La ovoj estas kremorozaj. La rilato inter la masklo kaj la ino povas estis longdaŭra.[3]
La statuso de la Punaa kreko estas Malplej Zorgiga, laŭ listigo de la IUCN Ruĝa Listo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World. Ithaca: Cornell University Press.
- BirdLife International (2008). Anas puna. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2008. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 8a Januaro 2009.
- Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt. Neumann Verlag, Leipzig, Radebeul, 1981, ASIN B0025Y496K
- Martin R. De LA Pena: Birds of Southern South America and Antarctica (Collins Illustrated Checklist). Harpercollins Pub Ltd, ISBN 0002200775
|