Ražňany
Ražňany | |
hungare: Nyársardó | |
municipo | |
Municipo Ražňany
| |
|
|
Oficiala nomo: Ražňany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Situo | Ražňany |
- alteco | 350 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 04′ 56″ N 21° 05′ 01″ O / 49.08222 °N, 21.08361 °O (mapo) |
Areo | 11,368 km² (1 136,8 ha) |
Loĝantaro | 1 503 (31.12.2010) |
Denseco | 132,21 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1248 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 525090 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Ražňany | |
Retpaĝo: www.raznany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Ražňany [raĵnjani], (hungare Nyársardó [njArŝardO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Naršany.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ražňany situas inter montoj, laŭ flankovojoj. Sabinov troviĝas 2 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1248 en formo "Ardounyars". Apartaj vilaĝoj "Nyárs" kaj "Ardó" kune havis 32 familiojn, kiuj pagis impostojn en 1427. En 1787 561 vilaĝanoj loĝis en 85 domoj, en 1828 724 vilaĝanoj en 98 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta), precipe la ĉerizo estis laŭdata. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nyársardó 747 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Sabinov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ražňany 1434 homoj, (1385 slovakoj, 41 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio de 1510, en 1540 pligrandiĝis, en 1778 kaj 1908 renoviĝis
- kastelo el la 17-a jarcento
- malfrubaroka etaĝa konstruaĵo por agrikulturado de 1840