Rajmund Badó
Aspekto
Rajmund Badó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bodovetz Rajmund |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1902 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de decembro 1986 (84-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luktisto |
Rajmund Badó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Badó Rajmund estis hungara luktisto, dufoja olimpiano, eŭropa ĉampiono, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Bodovetz [bodovec].
Rajmund Badó[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1902 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de decembro 1986 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rajmund Badó inter 1922-1932 estis luktisto en klasik-stila luktado en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje inter 1926-1931, dum li estis ano de la hungara nacia teamo inter 1924–1930. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1924 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kun bronza medalo, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1927. Ekde 1934 li estis trejnisto en Egiptio, baldaŭ li vivis en Usono.