Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Rambynas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nekristana mitologie kulta oferoŝtono kaj altaro sur la monteto Rambynas

Koordinatoj: 55° 05′ 15″ Nordo 22° 00′ 51″ Oriento / 55.087566 °N, 22.014052 °O / 55.087566; 22.014052 (mapo) La monteto RambynasRambyno kalnas ("Rambynas-monto") estas monteto en la historia setloteritorio de la litovoj, borde de la rivero Nemunas kaj en la regiono Eta Litovio, kiu ekde la genocida neniigo de la praprusoj kaj la kontraŭbatalo de aliaj nekristanaj baltoj ekde la 13-a jarcento estis parte german- kaj parte litovlingva. La monteto situas en kurbiĝo de la rivero, norde de la rivero, do en nuna Litovio, proksime 10 kilometrojn norde de la urbeto Ragnit (ekde 1945 ruse Neman) en la ekse germanlingva regiono Orienta Prusio. La plej proksimaj litoviaj urbetoj estas Pagėgiai (germane Pogegen) 10 kilometrojn pli okcidante kaj Vilkyškiai (germane Willkischken) 9 kilometrojn pli oriente - ambaŭ en la samnoma komunumo Pagėgiai. Ekde antikvaj tempoj sur la monto aparte festiĝis prakristanaj somermezaj solenaĵoj, kiuj vivtenis la tradiciojn de la antikva litova mitologio. La suba parto de la sabla monto dum la jarcento pli kaj pli forpreniĝis de la rivero, tiel ke la rivero iom post iom malleviĝis al nun nur 46 metroj.

vidaĵo de sur la monteto Rambynas al la proksima rivero Nemunas