Renay situas proksimume 50 kilometrojn nordokcidente de Blois en la historia pejzaĝo Perĉo (Le Perche). La rivereto Réveillon, alfluanto al la Loir, etendiĝas laŭ la suda komunuma limo. Renay estas ĉirkaŭata de la najbaraj komunumoj Lignières en la nordo kaj nordoriento, La Chapelle-Enchérie en la oriento kaj sudoriento, Faye en la sudo, Rocé en la sudo kaj sudokcidento, Saint-Firmin-des-Prés en la okcidento kaj sudokcidento kaj Pezou en la okcidento kaj nordokcidento.