Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Retro Gamer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Retro Gamer

emblemo

revuo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Britio
Posedanto Live Publishing (2004–2005)
Imagine Publishing (2005–2016)
Future Publishing (2016–nuntempo)
Establodato Marto 2004
Posedata de Imagine Publishing vd
ISSN 1742-3155

Retejo www.retrogamer.net
vdr

Retro Gamer estas brita magazino, publikigita tutmonde, kiu specife pritraktas malnovajn videoludojn. Ĝi estis la unua komerca magazino tute dediĉita al tiu temo. Lanĉita en januaro 2004 kiel kvaronjara publikaĵo, Retro Gamer baldaŭ fariĝis ĉiumonata.

En 2005, ĝenerala malkresko de la komputilmagazinaj legantoj kondukis al la fermo de ĝia eldonisto Live Publishing,[1] kaj la rajtoj de la magazino estis aĉetitaj de Imagine Publishing.[2] Ĝi fine estis transprenita de Future plc la 21-an de oktobro 2016, sekvante la aĉeton de Imagine Publishing fare de Future.

La magazino celebris sian 200-an numeron en oktobro 2019. En 2023, la stabo konsistis el redaktoroj Darran Jones, Tim Empey, Nick Thorpe kaj arta redaktoro Andy Salter.

La magazino antaŭprezentas la eldonontajn numerojn per videoj sur sia YouTube-kanalo, kun redaktoro Darran Jones kaj produkta redaktoro Drew Sleep kiel gastigantoj.[3] Retro Gamer nun estas disponebla kiel iOS-aplikaĵo kaj estas elŝutebla ĉe iPhone kaj iPad.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Live Publishing set for administration. MCV. Intent Media. Arkivita el la originalo je 2007-04-12. Alirita 2006-09-03.
  2. Imagine acquires Retro Gamer (PDF). Imagine. Arkivita el la originalo je 3 November 2005. Alirita 2006-09-03.
  3. Retro Gamer Magazine. Alirita 2016-10-31.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]