Rhede
Rhede | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Münster | |||||
Distrikto | Distrikto Borken | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0 28 72 | |||||
Poŝtkodo | 46414 | |||||
Aŭtomobila kodo | BOR | |||||
Oficiala Municipokodo | 05554048 | |||||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Lothar Mittag | |||||
Partio de komunumestro | Grüne | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 9 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 19595 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 50′ N, 6° 42′ O (mapo)51.8333333333336.7005555555556Koordinatoj: 51° 50′ N, 6° 42′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 32 m | |||||
Areo | 78,65 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rhede.de/ | |||||
Rhede estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Borken de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj apartenas al la distriktaro Monastero. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 19 595 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Geografia situo
[redakti | redakti fonton]Rhede estas baza centro, situanta en la sudokcidenta parto de la distrikto Borken, parte limiĝanta kun la nederlanda landlimo. Rhede ne nur situas en la okcidenta Monastera Lando, sed ankaŭ en la limtransira regiono Hamaland. Tra Rhede fluas la rivereto Bocholter Aa.
La urbocentro situas je nivelo de ĉ. 30 ĝis 32 metroj super NN. La plej supra punkto kun 51 metroj situas en la ekstrema sudo, la plej malsupra punkto kun 26 m en la okcidento je la transiro de la urboteritorio al Bocholt.
Naturpejzaĝo
[redakti | redakti fonton]La tuta teritorio de la urbo Rhede apartenas al la naturpejzaĝo de la malsuprorejna sabloplataĵo. Ambaŭ akvofluejoj Bocholter Aa kaj Rheder Bach dividas la urboteritorion en la valebenaĵo de Rhede, la Aa-vala herbejo de Krechting kaj la suda sablovala ebenaĵo de Krechting Sandtalebene.
La plejstocenaj sedimentoj konsistas plejparte el Rejngruzoj kaj -sabloj, intermiksitaj per aldonaĵoj de la orientaj Rejno-flankriveroj.
En la malnova urbokerno sekaj kverkoaroj kaj fagaroj dominas, dum kiam en la pli kamparaj terenoj prefere troveblas tigfruktaj kverkoj kaj karpeno. La diferencaj grundoj en la suda urboteritorio prosperigis la evoluon de pli malsekaj kverkaroj.
La fluakvoreto reliefigita en Rhede apartenas al la baseno de la Ijssel iĝanta en Nederlando deltofluejo de la Rejno. La plej granda akvofluejo estas la Bocholter Aa kun la alfluoj Rheder Bach kaj Ketteler Bach.
Esperanto en la regiono
[redakti | redakti fonton]En distanco de 76 kilometroj okcidenten situas la urbo Monastero (Vestfalio) kaj ties Esperanto-Societo Monastera, en distanco de 72 kilometroj sudokcidenten la urbo Essen kaj ties Esperanto-Grupo Essen, kaj en distanco de 68 kilometroj suden la urbo Duisburg kaj ties Esperanto-grupo Asocio por internacia kompreniĝo.
|