Rick Wakeman
Rick Wakeman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1949 (75-jaraĝa) en Perivale |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Reĝa Kolegio de Muziko Drayton Manor High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Nina Carter (en) (1984–2004) |
Infanoj | Adam Wakeman (en) , Oliver Wakeman (en) , Jemma Wakeman (en) |
Parencoj | Alan Wakeman (en) (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto filmkomponisto radio-prezentisto televida prezentisto pianisto klavaristo kantoverkisto session musician (en) |
TTT | |
Retejo | http://www.rwcc.com/ |
Richard Christopher WAKEMAN [ŭEjkman] (18a de majo 1949) estas angla klavaristo, kantoverkisto, produktoro, prezentisto de televido kaj radio, kaj aŭtoro. Li estas plej bone konata ĉar estis membro de la bando de progresiva roko Yes dum kvin sezonoj inter 1971 kaj 2004 kaj pro siaj soloaj albumoj publikigitaj en la 1970-aj jaroj. Li estas nuna membro de la eks-Yes-a bando Yes Featuring Jon Anderson, Trevor Rabin, Rick Wakeman.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta kaj edukita en "West London", Wakeman intencis iĝi koncerta pianisto sed li lasis siajn studojn en la "Royal College of Music" en 1969 por iĝi tuttempa porsesia muzikisto. Liaj komencaj sesioj konsistis en ludado de "Space Oddity", inter aliaj, por David Bowie, kaj de kantoj de "Junior's Eyes", T. Rex, Elton John, kaj Cat Stevens. Wakeman iĝis membro de "Strawbs" en 1970 antaŭ aliĝi al "Yes" unua jaron poste, ludante por kelkaj el ties plej sukcesaj albumoj dum du sezonoj ĝis 1980. Wakeman komencis sian soloan karieron en 1973; liaj plej sukcesaj albumoj estas liaj unuaj tri: nome The Six Wives of Henry VIII (La ses edzinoj de Henriko la 8-a, 1973), Journey to the Centre of the Earth (Veturo al la tercentro, 1974), kaj The Myths and Legends of King Arthur and the Knights of the Round Table (La mitoj kaj legendoj de la reĝo Arturo kaj de la Kavaliroj de la Ronda Tablo, 1975), ĉiuj el ili konceptalbumoj. Li formis sian propran rok-bandon, nome The English Rock Ensemble, en 1974, kun kiu li plue ludis, kaj partoprenis en sia unua filmo, nome Lisztomania (1975).
Wakeman entreprenis soloajn projektojn en la 1980-aj jaroj kiuj variis en niveloj de sukceso; lia plej sukcesa albumo estis "1984", publikigita en 1981, kiu estis sekvita de sia minora pop-hit soloaĵo, "Glory Boys", el Silent Nights (Silentaj noktoj, 1985). Li partoprenis en la televid-programo "Gastank", kaj registris siajn unuajn el kelkaj albumoj de Novepoka, Etosa, kaj kristana religia muziko per "Country Airs" (1986) kaj "The Gospels" (1987), respektive. El 1988 ĝis 1990 li estis membro de la grupo "Anderson Bruford Wakeman Howe" kio kondukis al sia tria Yes-sezono ĝis 1992. li revenis al tio du pliajn fojojn inter 1995 kaj 2004, dum kiu li kompletigis kelkajn pliajn soloajn projektojn kaj turneojn, kiel sia plej grava de tiu jardeko, nome Return to the Centre of the Earth (1999). Wakeman plue registris albumojn kaj ludis en koncertoj tutmonde en variaj kapabloj; lia plej ĵusa albumo estas "Christmas Portraits" (Kristnaskaj portretoj, 2019).
La diskaro de Wakeman enhavas ĉirkaŭ 90 soloajn albumojn[1] kiuj gamas en kelkaj diversaj muzikaj stiloj. Li aperis multe en televido kaj radio; ĵuse li refamiĝis pro siaj kontribuoj al komediaj serioj de BBC nome "Grumpy Old Men", "Watchdog" kaj sia radio-programo "Planet Rock" kiu estis elsendita el 2005 ĝis 2010. Wakeman verkis tri librojn; nome unu membiografio kaj du memorlibroj. En 2017, Wakeman estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kiel membro de Yes.
Elektita studialbumaro
[redakti | redakti fonton]- Piano Vibrations (1971)
- The Six Wives of Henry VIII (1973)
- Journey to the Centre of the Earth (1974)
- The Myths and Legends of King Arthur and the Knights of the Round Table (1975)
- No Earthly Connection (1976)
- Rick Wakeman's Criminal Record (1977)
- 1984 (1981)
- Silent Nights (1985)
- Country Airs (1986)
- The Gospels (1987)
- Phantom Power (1990)
- The Piano Album (1995)
- Return to the Centre of the Earth (1999)
- Out There (2003)
- Piano Portraits (2017)
- Piano Odyssey (2018)
- Christmas Portraits (2019)
- The Red Planet (2020)
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Wakeman, Rick (1995). Say Yes! An Autobiography. Hodder & Stoughton. ISBN 978-0-340-62151-6.
- Wakeman, Rick (2008). Grumpy Old Rockstar: and Other Wondrous Stories. Preface Publishing. ISBN 978-1-84809-004-0.
- Wakeman, Rick (2010). Further Adventures of a Grumpy Old Rockstar. Arrow. ISBN 978-1-84809-176-4.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "INTERVIEW: Rick Wakeman's Grumpy Old Picture Show".[rompita ligilo] Worthing Herald. 3a de aprilo 2008. Alirita la 12an de julio 2010.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Hedges, Dan (1982). Yes: An Authorized Biography. Sidgwick & Jackson. ISBN 978-0-283-98751-9.
- Morse, Tim (1996). Yesstories: "Yes" in Their Own Words. St Martin's Press. ISBN 978-0-312-14453-1.
- Wooding, Dan (1979). Rick Wakeman: The Caped Crusader. Granada Publishing Limited. ISBN 978-0-586-04853-5.
- Wakeman, Rick (1995). Say Yes! An Autobiography. Hodder & Stoughton. ISBN 978-0-340-62151-6.
- Welch, Chris (2008). Close to the Edge - The Story of Yes. Music Sales. ISBN 978-1-84772-132-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Komunikcentro de Rick Wakeman
- Oficiala Gazetarfotaro de Rick Wakeman
- Rick Wakeman ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Rick Wakeman Intervjuo NAMM Oral History Library (2013)