Roger Martin du Gard
Roger Martin du Gard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Roger Martin du Gard | |||||
Naskiĝo | 23-an de marto 1881 en Neuilly-sur-Seine | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1958 (77-jaraĝa) en Château du Tertre | ||||
Tombo | Cimetière de Cimiez (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Château du Tertre vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Condorcet École du Louvre École nationale des chartes Lycée Janson-de-Sailly vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Hélène Foucault (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto arkivisto dramaturgo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Jean Barois ❦ La Tiboj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Roger Martin du Gard (naskiĝis en Neuilly-sur-Seine, Francio, 23-a de marto 1881 kaj mortis en Bellême, en sama lando, 22-a de aŭgusto 1958).
Franca verkisto kiu gajnis la Nobel-premion en literaturo en 1937 por "la arta viveco kaj lojaleco, en kiuj li pentris la kontrastojn en la vivoj de homoj kaj ankaŭ la fundamentajn aspektojn de la vivo de nia tempo."
En Les Thibault - L'été 1914, li tiel skribis pri esperanto:
„Ĉe la bazo de la ŝtuparo tri viroj vigle diskutis en lingvo, kiu estis nek la hispana, nek la itala. Temis pri tri fervoraj esperantistoj. Unu el ili, Charpentier, profesoro en Laŭzano, veninte ĉi tiun tagon por aŭskulti la prelegon de Janotte, estris revuon sufiĉe legatan en la revoluciulaj medioj: ‚La esperantisto de Lemano’. Li neniam maltrafis okazon aserti, ke unu el la ĉefaj bezonoj de la internacia mondo estas universala lingvo, ke la alpreno de Esperanto, komuna helpilo de ĉiuj naciaj lingvoj, faciligos materialajn kaj spiritajn interŝanĝojn inter la homoj, kaj li ŝatis apogi sin sur la respektinda aŭtoritato de Kartezio, kiu, en privata letero, tre precize esprimis sian deziron de universala lingvo, tre facile lernebla, prononcebla kaj skribebla, kaj, tio estas precipa, kiu helpos komprenon ...”
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Devenir (1906)
- L'Une de Nous (1909)
- Jean Barois (1913)
- Les Thibault : Le Cahier gris (1922)
- Les Thibault : Le Pénitencier (1922)
- Les Thibault : La Belle Saison (1923)
- Les Thibault : La Consultation (1928)
- Les Thibault : La Sorellina (1928)
- Les Thibault : La Mort du père (1929)
- Vieille France (1933)
- Les Thibault : l'Été 1914 (1936)
- Les Thibault : l'Épilogue (1940)
- Correspondance avec André Gide (postmorta 1968)
- Le Lieutenant-colonel de Maumort (postmorta 1983)
|