Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Romanus la 4-a Diogeno

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesuo Kristo kronante Romanon kaj Eŭdokjan

Romano (aŭ Romanus) la 4-a Diogeno (greke Ρωμανός Δ΄ Διογένης, Rōmanos IV Diogenēs) estis membro de la bizanca armea aristokrataro kiu, post lia geedziĝo kun la vidvigita imperiestrino Eŭdokja Makrembolitissa estis kronita bizanca imperiestro kaj regis de 1068 al 1071. Dum lia regado li devis haltigi la malkreskon de la bizanca militistaro kaj ĉesigi turkajn trudenirojn en la Orientromia Imperio, sed en 1071 li estis kaptita kaj la armeo venkita dum la Batalo de Manzikerto. En 1072, li estis blindigita kaj sendita al monaĥejo kie li mortis pro la vundoj.