Ruĝeca koturnokolombo
Ruĝeca koturnokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma teritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝeca koturnokolombo aŭ Rusta koturnokolombo, Geotrygon montana, estas specio de kolombo de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn. Ĝi reproduktiĝas tra Karibio, Centrameriko, kaj tropika Sudameriko. Ĝi aperis kiel vaganta en Florido kaj suda Teksaso. La ino demetas du sablokolorajn ovojn sur fuŝeta platformo konstruita en arbusto. Kelkaj nestumas surgrunde.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Ruĝeca koturnokolombo estas proksimume 19–28 cm longa. Ĝi estas distingebla pro tre rustokoloraj dorso, ŝultroj, kapoverto, malantaŭa vizaĝo kaj similkoloraj flugiloj. La frunto, brusto, pugo kaj subokula vango estas helbrunaj. La piedoj, beko kaj okulringoj estas ruĝaj, dum la irisoj estas flavecaj.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo estas trovebla en arbaroj kaj arbustaroj. Ĝi adaptiĝis ankaŭ al kafoplantejoj. Ĝi iome suferas pro arbarfragmentado. Tiuj kolomboj manĝas surgrunde, ĉefe semojn. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn senvertebrulojn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]En la unua duono de la 18-a jarcento la Ruĝeca koturnokolombo estis priskribita kaj ilustrita fare de kelkaj natursciencistoj kiel John Ray en 1713,[1] Hans Sloane en 1725[2] kaj George Edwards en 1743.[3] Kiam en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 10a eldono, li metis la Ruĝecan koturnokolombon kun ĉiuj alliaj kolomboj en la genro Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la dunomon Columba montana kaj citis la pli fruajn aŭtorojn.[4] La specifa epiteto estas el la Latina montanus signife "el montoj".[5] La specio estas nune metita en la genron Geotrygon kiu estis enkondukita en 1847 fare de la angla natursciencisto Philip Henry Gosse.[6][7]
Aktuale estas agnoskitaj du subspecioj, nome la jenaj:[7]
- G. m. martinica (Linnaeus, 1766) – Malgrandaj Antiloj
- G. m. montana (Linnaeus, 1758) – Meksiko ĝis nordorienta Argentino, Grandaj Antiloj, Trinidado
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ray, John. (1713) Synopsis methodica avium & piscium (latine). William Innys.
- ↑ Sloane, Hans. (1725) A Voyage to the Islands Madera, Barbados, Nieves, S. Christophers and Jamaica : with the natural history of the herbs and trees, four-footed beasts, fishes, birds, insects, reptiles, &c. of the last of those islands Volume 2. Londono: Printed for the author, p. 304, [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/188772 Plate 261].
- ↑ Edwards, George. (1743) A Natural History of Uncommon Birds. Printed for the author, at the College of Physicians.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono Volume 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii, p. 163.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Londono: Christopher Helm, p. 259. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Gosse, Philip Henry. (1847) The Birds of Jamaica. Londono: J. Van Voorst, p. 316.
- ↑ 7,0 7,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 20a de Marto 2020 .
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America (ISBN 0-7922-6877-6)
- Handbook of the Birds of the World Vol 4, Josep del Hoyo editor, (ISBN 84-87334-22-9)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|