Rudolf August Oetker
Rudolf August Oetker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1916 en Bielefeld |
Morto | 16-an de januaro 2007 (90-jaraĝa) en Hamburgo |
Tombo | Johannisfriedhof (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Schule Schloss Salem |
Familio | |
Patro | Rudolf Oetker (en) |
Infanoj | Richard Oetker, Alfred Oetker (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto artkolektanto |
Rudolf-August OETKER (naskiĝis la 20-an de septembro 1916 en Bielefeld, mortis la 16-an de januaro 2007 en Hamburg) estis germana entreprenisto en la nutraĵindustrio.
Lia patro mortis en 1916 ĉe Verdun, lia patrino kaj ŝia nova edzo en 1944 pro bombatako. Li heredis la familian entreprenon de la avo, en aĝo de 28 jaroj.
Post la dua mondmilito lia entrepreno grandkvante vendis frostigitajn varojn, glaciaĵojn, bieron kaj ĉampanon. Li aĉetis asekuran firmaon, hotelojn, kemian fabrikon kaj aliajn por stari plurpiede.
La entrepreno de la nomo Dr Oetker mondkonatiĝis pro la bakpulvoro kaj pudingpulvoro.
Li retiriĝis el sia entrepreno en 1981 kaj ekde tiam okupiĝis pri artaĵoj.
Rudolf August Oetker havas 8 gefilojn, el kiujn oni kidnapis unu (Richard Oetker) en 1976. Li tuj pagis la petitan 21 milionojn da germanaj markoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rüdiger Jungbluth: Die Oetkers. Lübbe, Bergisch Gladbach 2006, ISBN 3-404-61594-8