Rumana nacia teamo de futbalo
Rumanio | ||
---|---|---|
asocio | Federaţia Română de Fotbal Romana Futbal-Federacio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Victor Piţurcă | |
golreĝo | Gheorghe Hagi (35) | |
stadiono | Stadionul Ghencea Ghencea Stadiono | |
FIFA kodo | ROU | |
unua matĉo | Jugoslavio 1-2 Rumanio 1922 | |
plej granda gajno | Rumanio 9-0 Finnlando 1973 | |
plej granda perdo | Hungario 9-0 Rumanio 1948 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 7 (unua en 1930) | |
plej bona rezulto | Kvaron-finalo 1994 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 4 (unua en 1984) | |
plej bona rezulto | Kvaron-finalo 2000 | |
La vira rumana nacia teamo de futbalo dum la 1990-aj jaroj konsideriĝis unu el la plej fortaj futbalistaj teamoj de Eŭropo. Kvankam Rumanio jam partoprenis en la unuaj tri turniroj pri la Futbala Mondpokalo dum 1930, 1934 kaj 1938, nur la lasta jardeko de la 20-a jarcento alportis signifajn internaciajn sukcesojn.
Grandan kontribuon pri tio havis la futbalisto Gheorghe Hagi. Kun li kiel teama kapitano la rumanoj trifoje sinsekve kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo (1990, 1994, 1998) kaj dufoje por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado (1996, 2000). Dum la mondpokala turniro 1994 la rumana teamo atingis la kvaronfinalon, per venko super la teamo de Argentino, sed poste per iom da malbonŝanco malvenkis kontraŭ la sveda teamo.
Dum la eŭropa ĉampionado de 2004 kaj la mondpokala turniro de 2006 ne sukcesis la kvalifikiĝo, sed por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la rumanoj sen malvenko en sia grupo klare atingis sian partoprenon.