Saguenay
Saganio / Saganurbo | |
france: Saguenay, angle: Saguenay | |
urbo | |
Oficiala nomo: Saguenay | |
Lando | Kanado |
---|---|
Provinco | Kebekio |
Regiono | Saganio - Sankt-Johan-Lagio |
Historia regiono | Malsupra Kanado |
Rivero | Sagano |
Situo | Saguenay |
- alteco | 166 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 25′ 0″ N 71° 4′ 0″ U / 48.41667 °N, 71.06667 °U (mapo) |
Areo | 1 166,00 km² (116 600 ha) |
- de aglomeraĵo | 1 126,48 km² (112 648 ha) |
- de metropolo | 2 564,02 km² (256 402 ha) |
Loĝantaro | 144 746 (2011) |
- de metropolo | 157 790 |
Denseco | 124,14 loĝ./km² |
Fondita | 1840 |
- statuto | 18-an de februaro 2002 |
Urbestro | Jean Tremblay |
Horzono | UTC (UTC-5) |
- somera tempo | UTC (UTC-4) |
Poŝtkodo | G7(B,G-H,J-K,N,S-T,X-Z), G8A |
Telefona antaŭkodo | +1 418 |
Situo enkadre de Kanado
| |
Situo enkadre de Kebekio
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Saguenay City | |
Retpaĝo: www.ville.saguenay.qc.ca | |
Saguenay (france kaj oficiale Ville de Saguenay /sagene'/) estas urbo en la regiono Saganio - Sankt-Johan-Lagio de Kebekio, Kanado, sur la rivero Sagano, je proksimume 200 km norde Kebeko.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saguenay situas ambaŭflanke de la rivero Sagano, kie subaĵo de la Laŭrenca tabulo kreas iom pli mildan klimaton ol la subarktikaj ĉirkaŭaĵoj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 144 723 loĝantoj sur areo de 1 136 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 127 loĝantoj/km².
(Institut de la Statistique du Québec, 2006)
- Popoldenseco (2006): 127.0 loĝantoj/km²
- Loĝantaro (2006): 144 250 loĝantoj
- Interregiona migrado (2005-2006): -742 enloĝ.
- Antaŭvidata loĝantarŝanĝo 2026/2001: - 12.7%
- Laboristoj 25-64 jaraĝaj (2004): 56 516
- Labornivelo, 25-64 jaraĝuloj (2004): 68.5%
- Meza enspeznivelo de laboristoj 25-64 jaraĝaj (2004): po 39 723 $
- Proporcio de familioj kun malalta enspezo (2004): 8.1 %
- Persona enspezo (2005): po 28 415 $
- Tuta valoro de konstruaĵoj pri kiuj permesiloj donataj (2006): 187 305 000 $
- Meza taksita valoro de unufamiliaj domoj (2006): po 98 592 $
- Denaska lingvo : franca (99 %)
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo kreiĝis la 18-an de februaro 2002 per la kunigo de la urboj Chicoutimi, Jonquière, La Baie kaj Laterrière, la municipoj Lac-Kénogami kaj Shipshaw kaj parto de la kantono Tremblay.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nova urbo nomiĝas laŭ la apuda rivero Sagano kaj la tradicia regiono Saganio (le Saguenay) de kiu ĝi estas la populacio-centro.
Politiko
[redakti | redakti fonton]La aktuala urbestro nomiĝas Jean Tremblay, kiu estis urbestro de Chicoutimi antaŭ la kunigo. La urbo dividiĝas en tri arondismentoj: Chicoutimi, Jonquière kaj La Baie. Administre, ĝi estas la ĉefurbo de la kebekia regiono Saganio–Sankt-Johan-Lagio.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Saganurbon servas du Cégep-oj (antaŭ-universitataj kolegioj), en Jonquière kaj en Chicoutimi, kaj la Universitato de Kebekio ĉe Chicoutimi, branĉo de la provinca Universitato de Kebekio. Pluraj aliaj universitatoj havas kampusojn en Saganurbo, interalie la Universitato de Ŝerbruko kaj la École nationale d'administration publique.
Industrio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio plejparte baziĝas je la unua transformo de naturaj rimedoj, aparte papero (Abitibi-Consolidated) kaj aluminio (Alcan). La urbo ankaŭ havas plurajn hidroelektrajn centralojn.
La industria ekonomio lastatempe suferis pro fermo de paper-fabrikoj fare de Abitibi-Consolidated en 2005.