Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Saint-Cast-le-Guildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Cast-le-Guildo /
Sant-Kast-ar-Gwildoù
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Pléneuf-Val-André / Pleneg-Nantraezh
INSEE kodo 22282 [+]
Poŝtkodo 22380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 334  (2021) [+]
Loĝdenso 147 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 38′ N, 2° 15′ U (mapo)48.629444444444-2.2577777777778Koordinatoj: 48° 38′ N, 2° 15′ U (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 22,63 km² (2 263 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Cast-le-Guildo / Sant-Kast-ar-Gwildoù (Côtes-d'Armor)
Saint-Cast-le-Guildo /
Sant-Kast-ar-Gwildoù (Côtes-d'Armor)
DEC
Situo de Saint-Cast-le-Guildo /
Sant-Kast-ar-Gwildoù
Saint-Cast-le-Guildo / Sant-Kast-ar-Gwildoù (Francio)
Saint-Cast-le-Guildo /
Sant-Kast-ar-Gwildoù (Francio)
DEC
Situo de Saint-Cast-le-Guildo /
Sant-Kast-ar-Gwildoù

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Cast-le-Guildo [+]
vdr

Saint-Cast-le-Guildo - jen france, prononco [sɛ̃kaləgildo], bretone Sant-Kast-ar-Gwildoù - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 334 loĝantoj sur areo de 22,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 147 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Pléneuf-Val-André / Pleneg-Nantraezh. La teritorio havas komunan limon kun Matignon, Saint-Lormel kaj Saint-Pôtan.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Tiu banurbo situas ĉe Côte d'Émeraude, inter Saint-Jacut-de-la-Mer kaj Kabo Fréhel.

La urbo ĉe la bordo, konsistas el la kvartaloj Le Bourg, L'Isle, Les Mielles kaj La Garde. La Granda Plaĝo situas inter la Pinto de la Garde kaj la Pinto de Saint-Cast. Tamen estas multaj aliaj plaĝoj (Pen Guen, Quatre Vaŭ, La Fosse, La Pissote, La Mare, La Fresnaye).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La urbo enhavas 3 500 loĝantojn vintre, kaj preskaŭ 35 000 somere.

Pluraj hoteloj kaj gastoĉambroj estas tutjare malfermitaj. Estas ankaŭ multaj kampadejoj kaj gastloĝejoj sur la komunumo.

Nomo de la loko

[redakti | redakti fonton]

La nomo eble venas de sankta Cast (aŭ Kadu), filo de irlanda princo, disĉiplo de (Jacut) kaj granda vojaĝanto; patrono de la vojaĝantoj kaj kavaliroj. Alia hipotezo estas misformo de la bretonaj vortoj lan = valo kaj cad = batalo.

En la kastelo de Guildo loĝis princo Ĝilo de Bretonio, filo de la duko Johano la Kvina de Bretonio, enkarcerigita poste kaj mortigita en 1450.

La batalo de Saint-Cast okazis en 1758. Okazis angla albordiĝo proksime de Dinard. Ne povante transiri la riveron Rance por ataki Saint Malo defendata per fortikaĵoj plifortigitaj de Vauban, la britaj trupoj retretis kaj deziris reiri al la ŝiparo, kiu estis ŝirmita antaŭ Saint-Cast. Ili estis atakitaj kaj venkitaj per la franca armeo estrata de la duko de Aiguillon kaj bretonaj volontuloj, la 11-an de septembro sur la granda plaĝo de Saint-Cast dum sia reenŝipiĝo.

Kulturo kaj heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Kultura heredaĵo

[redakti | redakti fonton]
La haveno

Saint-Cast-le-Guildo posedas nur unu monumenton regsitritan en la inventaro de la historiaj monumentoj : la restaĵoj de vilao aŭ romia milita postenejo. Tiuj restaĵoj estis klasitaj MH en 1938[1].

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Heraldiko

[redakti | redakti fonton]
Blazono de {{{nomo}}} Blazono france Parti : au premier d'hermine plain, au second d'azur semé de fleurs de lys d'or ; sur le tout de gueules à la cloche d'argent.
esperante vertikale tranĉita : la unua ermenplena, la dua lazura semita per oraj lilioj; antaŭ la tuto ruĝa ŝildeto kun arĝenta sonorilo.
Detaloj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Slipo n°PA00089608. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]