Salvan
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salvan (stacidomo). |
Salvan | |
---|---|
Blazono de Salvan | |
Salvan | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Saint-Maurice |
Koordinatoj | 46° 7′ 14″ N 7° 1′ 13″ O / 46.12056 °N, 7.02028 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ 14″ N 7° 1′ 13″ O / 46.12056 °N, 7.02028 °O (mapo) |
Areo | 53,54 km² |
Alteco | 912 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1922 |
Komunumkodo | 6218 |
Situa mapo de Salvan | |
Salvan (malnova germanlingva nomo Scharwang) estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1190 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Salvan situas en la Valo de Trient. En sudokcidcento situas sur la komunuma teritorio la norda parto de la baraĵlago Lago de Emosson sur alteco de 1930 m s.m.. La komunumo konsistas el la vilaĝo Salvan kaj la vilaĝetoj Le Bioley, Le Trétien, Les Granges, Les Marécottes, Van-d'en-Bas kaj Van-d'en-Haut.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 53,54 km², de kiuj 26,6% estas kovritaj de arbaro, 6,8% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Salvan limas en nordo al Evionnaz, en nordoriento al Vernayaz, en orientnordoriento al Martigny, en oriento al Martigny-Combe, en sudoriento al Trient, en sudo al Finhaut, kaj en okcidento al Sixt-Fer-à-Cheval (Francio).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Salvan situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Aŭtomobile ĝi atingeblas nur pere de flanka vojo de Martigny, kie en distanco de proksimume 5 kilometroj situas ankaŭ la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9. Tra la komunumo kondukas la etspura fervojlinio de Martigny al Chamonix-Mont-Blanc, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sur la komunuma teritorio situas diversaj aertelferoj kaj skiliftoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Salvan datiĝas el la jaro 1018 kiel Silvano. Dum mezepoko la Abatejo Saint-Maurice posedis en bienoj en Salvan. Tiu havaĵo verŝajne baziĝas sur donaco de la reĝo Sigismundo la 3-a de Burgonjo el la jaro 515. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Salvan, Ottanel kaj Gueuroz formis kvartalon de la Subvoktejo Salvan, kiu apartenis al la Voktejo Saint-Maurice. En la jaro 1895 Guglielmo Marconi en Salvan faris la unuajn provojn kun la sendrata telegrafio.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Salvan – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Salvan
-
Lago de Emosson
|