Sam Harris
Sam Harris | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Samuel Benjamin Harris | |||||
Naskonomo | Samuel Benjamin Harris | ||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1967 (57-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Stanford - filozofio (–2000) Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso - neŭroscienco (–2009) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Berkeley Harris (en) vd | ||||
Patrino | Susan Harris (mul) vd | ||||
Edz(in)o | Annaka Harris (en) (2004–) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo blogisto verkisto neŭrosciencisto podkastisto vd | ||||
Laborkampo | Neŭroscienco, moralo, etiko, plenatenta meditado, filozofio, kreiva kaj profesia verkado, kritiko al la religio, blogo, podkasto kaj meditado vd | ||||
Aktiva dum | 2004– vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Mark S. Cohen vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The End of Faith ❦ Letter to a Christian Nation ❦ The Moral Landscape ❦ Making Sense with Sam Harris ❦ Waking Up vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samuel Benjamin HARRIS (9a de aprilo 1967) estas usona aŭtoro, neŭrosciencisto, filozofo kaj podkastisto. Lia verkaro tuŝas ampleksan gamon da temoj kiel racieco, religio, etiko, libera volo, neŭroscienco, meditado, filozofio de menso, politiko, terorismo kaj artefarita intelekto. Harris elstariĝis pro sia kritiko al la religio, kaj de Islamo partikulare, kaj estas priskribita kiel unu el la "Kvar Kavaliroj de Ateismo", kun Richard Dawkins, Christopher Hitchens, kaj Daniel Dennett.[1][2] Lia akademia deveno estas filozofio kaj kogna neŭroscienco.[3]
La unua libro de Harris nome The End of Faith (2004) ricevis la premion PEN/Martha Albrand pro Unua Nefikcio[4] kaj restis en la listo de plej venditaj verkoj de The New York Times dum 33 semajnoj.[5] Harris poste publikigis ses aliajn librojn: nome Letter to a Christian Nation en 2006, The Moral Landscape: How Science Can Determine Human Values en 2010, la longformata eseo Lying en 2011, la mallonga libro Free Will en 2012, Waking Up: A Guide to Spirituality Without Religion en 2014, kaj kun la brita verkisto Maajid Nawaz, Islam and the Future of Tolerance: A Dialogue en 2015. La verkaro de Harris estis tradukita al ĉirkaŭ 20 lingvoj.[6]
En septembro 2013, Harris ekpublikigis la podkaston Making Sense (origine titolita Waking Up), per kiu li intervjuas gastojn, respondas al kritikoj kaj studas siajn vidpunktojn. Septembre 2018 Harris publikigis primeditadan apon, nome "Waking Up with Sam Harris".[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bowles, Nellie, "Patreon Bars Anti-Feminist for Racist Speech, Inciting Revolt", The New York Times, 14a de decembro 2018. Kontrolita 30a de aŭgusto 2019.
- ↑ Meet the New Atheism / Same as the Old Atheism? (2010). Alirita 15a de aŭgusto, 2018.
- ↑ (2013) The Oxford Handbook of Atheism. ISBN 9780199644650.
- ↑ PEN American Center, 2005. The PEN/Martha Albrand Award for First Nonfiction Arkivita en [1] 21a de majo, 2006.
- ↑ Van Biema, David (2007-12-14). “What Your Brain Looks Like on Faith”, Time. Alirita 16a de aŭgusto 2018..
- ↑ Sam Harris. Alirita 26a de aŭgusto, 2018.
- ↑ Sam Harris' Waking Up App, Reviewed (29a de marto 2019). Alirita 30a de majo 2019.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en Los-Anĝeleso
- Naskiĝintoj en 1967
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj la 9-an de aprilo
- Usonaj ateistoj
- Usonaj verkistoj
- Usonaj filozofoj
- Usonaj neŭrosciencistoj
- Usonaj sciencaj verkistoj
- Usonaj skeptikuloj
- Usonaj spiritaj verkistoj
- Kontraŭteistoj
- Ateismaj aktivuloj
- Ateismaj filozofoj
- Kognaj neŭrosciencistoj
- Kritikistoj de islamo
- Kritikistoj de postmodernismo
- Kritikistoj de religio
- Kritikistoj de kulturo
- Epistemologoj
- Etikistoj
- Judaj filozofoj
- Metafizikistoj
- Moralaj filozofoj
- Ontologoj
- Filozofoj de etiko kaj moralo
- Filozofoj de historio
- Filozofoj de menso
- Filozofoj de religio
- Filozofoj de scienco
- Religiaj skeptikuloj
- Sociaj kritikistoj
- Sociaj filozofoj