Samava
Samava | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 66001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 215 000 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 19′ N, 45° 17′ O (mapo)31.31666666666745.283333333333Koordinatoj: 31° 19′ N, 45° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Samawah [+] | |||
Samava, laŭ araba lingvo السماوة estas urbego, ĉefurbo de Gubernio Muthana en meza-suda Irako.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 9 m
- Loĝantaro: 152,000 (takso en 2011)
- Horzono: UTC+3
- Telefonkodo:
- Poŝtkodoj: 66001
- 31° 19′ 00″ N 45° 17′ 00″ O / 31.31667 °N, 45.28333 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Samava situas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de Eŭfrato. Divanija troviĝas 83, Nasirija 97, Kut (Irako) 142, Amara (urbo) 189, Bagdado 241, Basra 259, Faluĝa 268, Ramadi 300, Kirkuk 470, Sulajmanija 473, Mosulo 594 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble Samava estis fondita en la 3-a jarcento post Kristo. En 1964 pli ol mil politikaj kaptitoj estis savitaj. La kaptitoj estis liveritaj per trajno (tio estis "mortotrajno"). En la stacidomo oni donis trinkakvojn kaj manĝaĵojn al la kaptitoj, sed pli frue jam mortis pli ol 100 pro manko de trinkakvo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Samava estas grava komerca urbo, kiu situas en la okcidenta bordo. La industrio konsistas el produkto de cementoj. Menciindas la agrikulturo kaj manlaboraĵoj pri tapiŝoj, krome oni minadas salon en la proksima (25 km) sala lago. En 2005 malgranda naftorafinejo ekfunkciis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Samava estas ligita voje kaj trajne al Bagdado kaj Basra. Ŝajnas, la urbego havas ankaŭ riveran havenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- apud Samava estas ruinoj de la praa sumera urbo Uruk fondita en 4000 antaŭ Kristo
- kovrita bazaro el la otomana erao
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [1] angle
- mapo, distancoj[rompita ligilo]