Samoŝ
Etoso
Samoŝ, serbe Самош, slave Samoš, rumane Samoş, hungare Számos [sAmoŝ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovaĉica.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 57 km²
- Koordinatoj: 45°12′08″N 20°46'12″E
- Alto super marnivelo: 89 m
- Loĝantaro: 1240
- Poŝtkodo: 26350
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: PA
Situo
[redakti | redakti fonton]Samoŝ situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Alibunár, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Samoŝ 1247 homoj, (1119 serboj (90 %), 56 ciganoj, 23 slovakoj, 12 jugoslavianoj, 9 hungaroj 6 kroatoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa preĝejo