Sasanida Imperio
Sasanida Imperio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • Persa Imperio • epokigo de historio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Istakhr • Seleŭkio-Ktesifono
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
40 000 000
| ||||||||
Zaratuŝtrismo • Maniĥeismo • Mitraismo • kristanismo • Anatolio • Malgrandazio • budhismo • arabo • islamo • judismo • hinduismo • Mandajismo
| |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
feŭda monarkio • monarkio
| |||||||||
| |||||||||
La sasanidoj estis persa reĝa dinastio, kiu regis ekde la jaroj 224 ĝis 650 post Kristo. La dinastia fondinto estis Ardaŝir.
La Sasanida Imperio entenis plimulton de la hodiaŭaj ŝtatoj Irano, Afganio, Irako kaj Transkaŭkazio. La imperio iĝis forta konkuranto de la Romia kaj Bizanca Imperioj. la lasta reganto estis Jazdagird la 3-a. La Imperion venkis araba atako meze de la 7-a jarcento, kiu finis ankaŭ sendependecon de Persio por jarcentoj. La Islama konkero de Persio, konata ankaŭ kiel Araba konkero de Irano[1] kondukis al la fino de la Sasanida Imperio en 651 kaj la fina malpliiĝo de la Zoroastrisma religio en Irano. Araboj unuafoje atakis la Sasanidan teritorion en 633, kiam la generalo Ĥalid ibn Ŭalid invadis Mezopotamion (je tio kio estas nune Irako), kio estis la politika kaj ekonomia centro de la Sasanida ŝtato.[2] Post transiro de Ĥalid al la Romia fronto en Levantenio, la islamanoj perdis siajn konkerojn pro iranaj kontraŭatakoj. La dua invado ekis en 636 sub Saad ibn Abi Ŭakkas, kiam ŝlosila venko ĉe la Batalo de Kadisija kondukis al longdaŭra fino de la Sasanida kontrolo de okcidenta Irano. La Zagros-montaro tiam iĝis natura bariero kaj limo inter la Raŝiduna Kaliflando kaj la Sasanida Imperio. Pro konstantaj rabatakoj fare de Persoj al sia areo, la Kalifo Umar ordonis tutan invadon de la Sasanida Irana Imperio en 642, kio estis kompletita per la fina konkero de la Sasanida teritorio ĉirkaŭ 651.
Imperiestroj
[redakti | redakti fonton]- Ardaŝiro la 1-a 224 - 241.
- Ŝapuro la 1-a 241 - 272
- Hormizd la 1-a 272 - 273.
- Bahram la 1-a 273 - 276.
- Bahram la 2-a 276 - 293.
- Bahram la 3-a en 293.
- Narseh 293 - 302.
- Hormizd la 2-a 302 - 310.
- Ŝapuro la 2-a 310 - 379
- Ardaŝiro la 2-a 379 - 383.
- Ŝapuro la 3-a 383 - 388.
- Bahram la 4-a 388 - 399.
- Jazdegerd la 1-a 399 - 420.
- Bahram la 5-a 420 - 438.
- Jazdegerd la 2-a 438 - 457.
- Hormizd la 3-a 457 - 459.
- Peroz la 1-a 457 - 484.
- Balaŝ 484 - 488.
- Kavadh la 1-a 488 - 531. (vidu ankaŭ: Mazdak)
- Ĥosrov la 1-a Anuŝirvan 531 - 579.
- Hormizd la 4-a 579 - 590.
- Ĥosrov la 2-a 590 - 628.
- Bahram la 6-a 590 - 591.
- Bistam 591 - 592.
- Hormizd la 5-a en 593.
- Kavadh la 2-a en 628.
- Ardashir la 3-a 628 - 630.
- Peroz la 2-a en 629.
- Ŝahrbaraz en 630.
- Boran kaj aliaj 630 - 631.
- Hormizd la 6-a 631 - 632.
- Jazdagird la 3-a 632 - 651.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]La Akademio de Gundiŝapur (perse: دانشگاه گنديشاپور, Dânešgâh Gondišâpur, same konita sub la nomoj de Jondishapoor, Jondishapur, Jondishapour, Gondeshapur, Gondê Shâpûr, Jund-e Shapur, Jundê-Shâpûr, ktp.) en la okcidento de Irano, estis fama universitata Akademio en la urbo Gundiŝapur kiu estis, dum la malfrua antikveco, la intelekta centro de la Sasanida Imperio.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.iranologie.com/history/history5.html Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.fordham.edu/halsall/med/fryehst.html Arkivigite je 2006-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.iranchamber.com/history/sassanids/sassanids.php
- http://www.livius.org/persia.html Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine