Se (If)
If— | |
---|---|
poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Rudyard Kipling |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1910 |
Ĝenro | liriko |
«Se...» (en la anglalingva originalo "If—") estas poemo verkita en 1895 de la brita aŭtoro Rudyard Kipling, kiu priskribas la regulojn de la brita deco. Ĝi estas skribita per patreca tono, kiel konsilo por la filo de la aŭtoro, John.[1] «Se...» estas literatura ekzemplo de la stoikismo de la Viktoriana epoko.[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi unuafoje aperis en «Brother Square Toes», ĉapitro de Rewards and Fairies, kolekto de poemoj kaj rakontoj de Kipling de 1910. Kiel okazis ankaŭ kun Invictus, verko de William Ernest Henley, temas pri memorinda elvokaĵo de la stoikismo de la Viktoriana epoko. Ĝia internacia rekono fariĝas evidenta pro la granda nombro da versioj kaj parodioj, kiujn ĝi inspiris, kiel ankaŭ pro la vasta populareco, kiun ĝi ĝuas ankoraŭ nuntempe, ĉefe inter la britoj (tiom, ke ĝin oni voĉdonis kiel la preferatan poemon de la britoj en enketo, kiun okazigis la radio- kaj televidelsenda korporacio BBC). Unu el ĝiaj versoj, «If you can meet with Triumph and Disaster and treat those two impostors just the same» («se Venkon kaj Malvenkon vi ricevas kaj same traktas ilin sen devi';») estas skribita sur muro ĉe la enirejo por ludantoj de la centra tenisejo de la All England Lawn Tennis and Croquet Club en Wimbledon. La kompletan poemon legis Roger Federer kaj Rafael Nadal por reklamvideo de la vira finalo de Wimbledon de 2008.
La poemo
[redakti | redakti fonton]If— If you can dream—and not make dreams your master; If you can make one heap of all your winnings If you can talk with crowds and keep your virtue, |
Se... Se revoj vin ne mastras dum vi revas; Se povas vi kunigi ĉiun gajnon: Se inter reĝoj vi konservas trajtojn, |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The remarkable story behind Rudyard Kipling's 'If' - and the swashbuckling renegade who inspired it Alirita la 18an de majo 2020.
- ↑ Rudyard Kipling: Poems “If-” Summary and Analysis Grade Saver en Www.gradesaver.com Alirita la 18an de majo 2020.