Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Serbokroatlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serbo-Kroatlingva Vikipedio)
Serbokroatlingva Vikipedio
Retadreso sh.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo serbo-kroata
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 20-a de aŭgusto 2024
Artikolnombro 459 967
Profundeco 747.5
Paĝoj 4 623 919
Redaktoj 42 173 716
Uzantoj 220 353
Aktivaj uzantoj 174
Administrantoj 8
Dosieroj 10 060
vdr

La serbokroatlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la serbokroata lingvo. Sialingve ĝi havas la titolojn Wikipedija na srpskohrvatskom jeziku ("vikipedio en la serbokroata lingvo") kaj en inversa sinsekvo ankaŭ Wikipedija na hrvatskosrpskom jeziku ("vikipedio en la kroatserba lingvo"). Ankaŭ ekzistas apartaj lingvoprojektoj kroatlingva Vikipedio, serblingva Vikipedio kaj bosnalingva Vikipedio. Post unua fazo de ekzisto, la projekto estis fermita en 2005 pro malaktiveco, sed laŭ decido de la vikimedia estraro de decembro 2006[1] estis rekreita, praktike en aprilo 2007.

Ĝis julio 2014 ĝi atingis la nombron de pli ol 200 000 artikoloj, kaj tiutempe estis la dua plej granda vikipedia projekto el inter la lingvoj de eksa Jugoslavio (post la serba kaj antaŭ la kroata). La 20-an de aŭgusto 2024 ĝi enhavas 459 967 artikolojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]