El Vikipedio, la libera enciklopedio
'Sergio RAMOS (prononco [ˈserxjo ˈramos], naskiĝis la 30-an de marto 1986 (nun 1986-03-30), do nun 38-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "15". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2005 estas futbalisto de la klubo Real Madrid.