Sitŭe
Sitŭe | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Raĥine | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 748 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo)20.14444444444492.896944444444Koordinatoj: 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sittwe [+] | |||
Sitŭe (pli frue Akjab) estas la ĉefurbo de subŝtato Raĥine, ankaŭ universitata urbego kaj havenurbo en okcidenta Birmo. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: "la loko, kie la milito renkontas" (temas pri batalo en 1784.
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 100 748 loĝantoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 5 m
- Loĝantaro: 181,000 (2006)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodoj: 42, 43
- Poŝtkodo:
- 20° 09′ 00″ N 92° 54′ 00″ O / 20.15000 °N, 92.90000 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Sitŭe situas laŭ la Bengala Golfo sur insulo kreita ĉe la kunfluejoj de 3 riveroj. Ĝi estas 390 km de Mandalajo kaj 507 km de Jangono [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Sitŭe origine estis fiŝkaptista vilaĝo. Depost alveno de britoj ĝi iĝis grava sidloko de la mara komerco. En 1825 dum la unua angla-birma milito la britaj trupoj alteriĝis ĉe Sitŭe kaj postenigis siajn fortojn ĉe la praa monaĥejo Ahkyaib. La britoj adoptis la nomon Akyab (Akjab) por la loko. En 1784 la birma reĝo rekonkeris la urbon post la pri frue menciita batalo. En 1826 la britoj nomumis Akjab regiona ĉefurbo. Dum koloniaj tempoj Sitŭe havis fifamon por oftaj malarioj kaj ĥoleroj. En 2007 kontraŭregistaraj protestoj okazis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En 2007 Barato sciigis planon evoluigi la havenon por oceanaj ŝipoj. En la urbego pluraj rizaj muelejoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sitŭe havas ligon voje, sed pli gravas la haveno kaj flughaveno. Pramo trafikas al Ĉitagongo (Bangladeŝo).
Klimato
[redakti | redakti fonton]Sitŭe havas tropikan musonan klimaton. La temperaturoj estas varmaj tutjare. Ĝi varias averaĝe inter 21-30 °C. La suma pluvo estas jare 4555 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, inter majo-oktobro tre ofte pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vojo
-
Bazaro
-
Konstruaĵo
-
La horloĝa turo