Solana de Ávila
Solana de Ávila | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05621 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 107 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 19′ N, 5° 37′ U (mapo)40.314722222222-5.6158333333333Koordinatoj: 40° 19′ N, 5° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 169 m [+] | ||
Areo | 68 km² (6 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Solana de Ávila [+] | |||
Solana de Ávila [soLAna deAbila] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Solana de Ávila estas komprenebla etimologie kiel Subsunejo de Avilo, alude al la provinca ĉefurbo Avilo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipo estas formata de Solana de Ávila, Los Loros, Mazalinos, Los Narros, Santa Lucía de la Sierra, Serranía, El Tremedal, La Zarza kaj Casas del Rey (senhomejo). Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 68,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 112 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 95 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Navacarros (Salamanko), La Hoya (Salamanko), Becedas, La Carrera, Candelario (Salamanko), Umbrías, Tornavacas (Cáceres), Puerto Castilla kaj Gil-García. La tereno de la municipo estas ĉefe montara, elstare norde la Sierra de Béjar, kiu faras limon kun la provinco Salamanko. Ene de la municipa teritorio estas la hidroelektra centralo El Chorro, elirejo por piedirado al la Lageto de la Duko, de glaĉera deveno konsiderata la plej granda de la Regiona Parko de la Sierra de Gredos. Ankaŭ la lagetoj de Trampal estas ene de la municipo. Canchal de la Ceja estas la plej alta pinto de la municipo (2428 m).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Antaŭ 1833 ĝi apartenis al la Provinco Salamanko kiel la cetero de la natura komarko Supra Tormes. Ĝis 1979 ĝi nomiĝis Solana de Béjar. En 1977 ĝi aligis la loĝlokojn Santa Lucía de la Sierra, Tremedal kaj La Zarza, kun ties malgrandaj subdomaroj, inter kiuj elstaras Los Loros, pro la aparta ekologia valoro de ĝis medio.
Komence de la 21-a jarcento la teritorio de Solana de Ávila suferis du tre gravajn incendiojn. La unua okazis en Aŭgusto 2003 kaj en ĝi bruliĝis inter 6275 kaj pli ol 8000 hektaroj. Temis pri intenca incendio. La dua okazis en Aŭgusto 2012 kaj en ĝi bruliĝis pli ol 1000 hektaroj de tereno de paŝtejoj kaj makiso. Necesis interveno de militistoj kaj same estis intenca.
Tradiciaj enspezofontoj estis brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).