Soldataj rangoj
Aspekto
Soldataj rangoj - estas rangoj por difini la lokon de soldato en la hierarkio de armeo. Postenoj en armeoj dependas de soldataj rangoj. Ĉiu rango havas sian propran signon, kutime konsistas el steloj, strioj, t.n. diamantoj ktp. Tiuj ĉi signoj estas montrataj sur uniformoj, kepoj kaj ĉapeloj. Hierarkio de soldataj rangoj dependas de ŝtato sed nun estas multaj similaĵoj. La nomoj de rangoj dependas ankaŭ de la speco de armeo.
Rangoj por Infanteria armeo
[redakti | redakti fonton]- Soldato
- Maljuna/Progresa Soldato
- Kaporalo
- Ĉef-kaporalo
- Serĝento
- Adjutanto, Standardisto
- Subleŭtenanto
- Leŭtenanto
- Kapitano
- Majoro
- Subkolonelo
- Kolonelo
- Generalo