Solera de Gabaldón
Solera de Gabaldón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16190 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Ignacio Salamanca Sáiz (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 (2016) | ||
Loĝdenso | 0,56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 45′ N, 1° 59′ U (mapo)39.7493182-1.9772767Koordinatoj: 39° 45′ N, 1° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 047 m [+] | ||
Areo | 50,35 km² (5 035 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Solera de Gabaldón [+] | |||
Solera de Gabaldón estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas fuenteño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 28 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,56 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Solera de Gabaldón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,043 m super marnivelo; je malpli ol 50 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 50,35 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°44′58″N 1°58′38″Ok.
Proksime al tiu vilaĝo elfluas la rivero Valdemembra.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis restaĵojn de iberoj (antaŭromiaj), tombon kaj aliajn restaĵojn de la epoko de la Romia Imperio, kaj krome estas preĝejo de la 18a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Solera de Gabaldón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Solera de Gabaldón kie oni alvenis al la nunaj 28.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.