La taĝika somonio - taĝike cомонӣ - estas la nacia valuto de Taĝikio. Unu somonio estas dividita je cent diramoj (taĝike дирам, komparu la vorton dirhamo). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TJS.
La 30-an de oktobro2000, la somonio anstataŭigis la taĝikan rublon, sekvaĵo de la sovetia rublo, je la ŝanĝkurso 1 somonio = 1000 taĝikaj rubloj. La somonio estas la plej valora monunuo en Centra Azio.
La valuto baptiĝis laŭ la legenda fondinto de la taĝika nacio, Isma'il Samani aŭ Ismo'il Somoni (ابو ابراهیم اسماعیل بن احمد, Abu Ibrahim Ismail ibn Ahmad, el la dinastio de Samanidoj, mortis en novembro 907). Tamen ankaŭ notindas ke la valutaj nomoj de la najbaraj centraziaj ŝtatoj Kirgizio, somo, kaj Uzbekio, somo, havas iom similan formon. Etimologia kaŭzo estas, ke en Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza,uzbeka kaj ankaŭ taĝika lingvoj nomis la rublon "som" (taĝike "сўм"), kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura, uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".
Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 5, 10 kaj 20 diramoj estas latunumitastalo, kvankam la Centra Banko asertas tiujn monerojn esti "du-metalaj" (kupro-zinko-stalo-kupro-zinko).
Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 1, 3 kaj 5 somonioj estas kupronikelo-zinko, kvankam la centra banko asertas, ke estas nur kupronikelo.