Klasigo de steloj
Aspekto
(Alidirektita el Spektroklaso)
Steloj estas klasigataj ĉefe laŭ sia spektro kaj amplekso.
Spektroklaso
[redakti | redakti fonton]Spektroklaso estas klaso de stelo laŭ la spektra klasigo. Pli simple spektroklaso priskribas koloron de stelo.
Spektraj klasoj de la plej ofte uzata klasigo estas
- O B A F G K M.
Ĉiu el ili estas disdividita je 10 subklasoj ekde 0 ĝis 9, do ili kune estas vico
- O0 O1 ... O8 O9 B0 B1 ... B8 B9 A0 ... ... ... M8 M9
Klaso | Temperaturo | Koloro | Maso M⊙ |
Radiuso R⊙ |
Lumigo L⊙ |
Hidrogenaj linioj |
---|---|---|---|---|---|---|
O | 30000 – 60000 K | Blua | 60 | 15 | 1400000 | Malfortaj |
B | 10000 – 30000 K | Blua - blanka | 18 | 7 | 20000 | Mezfortaj |
A | 7500 – 10000 K | Blanka | 3,1 | 2,1 | 80 | Fortaj |
F | 6000 – 7500 K | Flava - blanka | 1,7 | 1,3 | 6 | Mezfortaj |
G | 5000 – 6000 K | Flava | 1,1 | 1,1 | 1,2 | Malfortaj |
K | 3500 – 5000 K | Oranĝkolora | 0,8 | 0,9 | 0,4 | Ege malfortaj |
M | 2000 – 3500 K | Ruĝa | 0,3 | 0,4 | 0,04 | Ege malfortaj |
Lumeco
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ estas divigo de steloj laŭ klaso de lumeco - klasifiko de steloj en dudimensia spektra klasifiko, dependanta de ilia lumeco (aŭ absoluta magnitudo) kaj spektra klaso:
- I - Supergigantoj; oni distingas kelkajn grupojn:
- 0, Ia-0 aŭ Ia+ - Hipergigantoj aŭ helegaj supergigantoj;
- Ia - Helaj supergigantoj;
- Iab - Normalaj supergigantoj;
- Ib - Supergigantoj kun malalta lumeco;
- II - Helaj gigantoj;
- III - Gigantoj;
- IV - Subgigantoj;
- V - Nanoj de ĉefa sekvenco;
- VI - Subnanoj;
- VII - Blankaj nanoj;
- VIII - malofre estas distingataj kernoj de planedumaj nebulozoj, evoluantaj al blankaj nanoj.
En komplikaj okazoj oni uzas kombinaĵojn, ekzemple, IV/V.
Ampleksa klaso estas skribata per romiaj ciferoj kaj post la spektroklaso. Ekzemplo de la plena skribo: "A2V", kie "A2" estas spektroklaso kaj "V" estas amplekso.