Strato Abovjan
Aspekto
Strato Abovjan (armene: Աբովյան Փողոց), estas strato ĉe la centra distrikto Kentrono de la armena ĉefurbo Erevano. Ĝi estis konata kiel strato Astafjan inter 1868 kaj 1920.[1]
La strato iras de la centra Placo de la Respubliko ĝis la statuo de eminenta armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan (1809-1848), de kiu estas la nomo. Strato Abovjan estas la unua planita strato de la armena ĉefurbo.
Situanta ĉe la centra Erevano, strato Abovjan estas ĉefe hejmo de kulturaj kaj edukaj institucioj, luksaj loĝkonstruaĵoj, elitaj butikoj, komercaj oficejoj, kafejoj, hoteloj, restoracioj kaj noktaj kluboj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo Sanktaj Paŭlo kaj Petro, staris en la strato ĝis 1933 kiam ĝi estis detruita de la soveta registaro
-
La preĝejoj Katoghike kaj Sankta Anna
-
Konstruaĵo el la 19a jarcento
-
La iama sidejo de la Erevana Ŝtata Universitato ĉe Abovjan 52, sidejo de Fakultatoj pri Teologio, Historio kaj Ekonomio
-
Koncertejo Arno Babaĝanian
-
The Alexander, luksa hotelo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Avetisyan, Kamsar. Աբովյան փողոցի պատմությունը (The History of Abovyan Street), Sovetakan Grogh eldonejo, Erevano, Armena SSR, 1979.