Strigo
Strix | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lapona strigo, Strix nebulosa
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||||
Pli-malpli 15. Vidu tekston. | ||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||
Stryx Pallas, 1771 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Strigo (science nomita Strix) estas genro de strigoformaj birdoj de la familio Strigedoj. Ĝi enhavas proksime 133 diversajn speciojn de strigoj. Ankaŭ estas konataj kelkaj formortintaj strigospecioj. Laŭ grandeco ili povas varii inter pasero (14 cm) kaj aglo (75 cm). Ili estas rabobirdoj kun tre mola lanuga plumaro, kiu ebligas sensonan flugadon, havas grandan rondan kapon kun antaŭendirektitaj okuloj kiel primatoj, do ankaŭ kiel homoj. Perfekte ekipitaj ili estas por ĉasado kun kurba beko kaj akraj ungegoj, kiuj estas meteblaj du kontraŭ du.
Fakte la vorto "strigo" povas esti uzata laŭ diversaj signifoj. El la plej ampleksa kiel sinonimo de Strigoformaj birdoj, ĉar ankaŭ la alia familio de tiuj birdoj, nome Titonedoj aŭ Turstrigoj, ricevas tiun saman nomon strigo, kvankam kun aldono de radiko tur-. Duarange la specioj de la genroj de la familio Strigedoj, kie situas la genro Strix. Kaj triarange la specioj de tiu laste menciita genro Strix, kie oni distingas ĉirkaŭ 20 speciojn.
La konataj specioj de la genro Strix estas jenaj:
- S. woodfordii) [1]
- S. seloputo)
- Okulmakula strigo, S. ocellata)
- S. leptogrammica)
- Arbarstrigo, S. aluco
- Mezorienta strigo, S. butleri
- Varia strigo, S. varia
- S. fulvescens
- S. occidentalis [2]
- Uralstrigo, S. uralensis
- S. davidi
- Lapona strigo, S. nebulosa
- S. virgata
- S. nigrolineata
- S. huhula
- S. albitarsus
- S. hylophila
- S. rufipes
- S. chacoensis