Svedio en la Vintra Olimpiko 2014
Svedio en la Vintra Olimpiko 2014 | ||||
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi | ||||
Flagtenanto: | Anders Södergren (malfermo) Charlotte Kalla (fermo) | |||
Sportistoj | 106 en 9 fakoj | |||
Medaloj rango: 14 |
Oro 2 |
Arĝento 7 |
Bronzo 6 |
Sume 15 |
La sveda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 106 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la sveda teamo estis Anders Södergren dum la malferma ceremonio respektive Charlotte Kalla dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 7 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 14-an rangon. Kunordigis la teamon la Sveda Olimpika Komitato.
Interalie, la sportistinoj Anna Haag, Ida Ingemarsdotter, Charlotte Kalla kaj Emma Wikén la 15-an de februaro gajnis oran medalon en la 4-oble 5-kilometra stafeta konkurso de skikurado, kaj tagon poste la vira teamo de Marcus Hellner, Lars Nelson, Johan Olsson kaj Daniel Richardsson en la 4-oble 10-kilometra stafeta konkurso de skikurado same gajnis oran medalon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri la svedia teamo en la retejo de la Vintra Olimpiko 2014 Arkivigite je 2014-07-19 per la retarkivo Wayback Machine angle
|
|