Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Symantec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Symantec
Symantec
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 19-a de aprilo 1988 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Veritas
Jura formo korporacio en Delavario
Fondita en 1982
Fondintoj Gary Hendrix vd
Sidejo Palo Alto ĝis 2009, Mountain View ĝis 2019
Lando Usono
Estr(ar)o Vincent Pilette
Dungitoj 12 625 (stato: 2017)
Agokampo precipe kontraŭvirusiloj
programaro
ISIN-kodo US6687711084
Malfondita post renomigo al NortonLifeLock en novembro 2019, fuzio kun Avast al nova konzerno Gen Digital en novembro 2022
Posedata de The Vanguard GroupBlackRock • PaBa Software • Capital Group Companies • The Vanguard GroupBlackRock • Starboard Value vd
Posedataj kompanioj GeoTrust • Thawte Consulting • Norton • Blue Coat Systems • Avast Software • Avira vd
TTT Oficiala retejo, nun plugvidas al broadcom.com
vdr

Symantec - prononco laŭ sistemo IFA [sɪmˈæntɛk] - estis usona teknologia firmao, kiu en novembro 2022 kun la ĉeĥa firmao Avast fuziis al nova konzerno Gen Digital. Ĝia ĉefsidejo ekde la fondo en 1982 ĝis la jaro 2009 estis en Palo Alto (Kalifornio) kaj poste ĝis novembro 2019 estis en Mountain View (Kalifornio). Ambaŭ urboj estas parto de la tiel nomata Silicia Valo, tiel ke la firmao tradicie konsideriĝas parto de ĝi, kvankam en novembro 2019 la firmao translokiĝis al Aŭstino (Teksaso). Samtempe en novembro 2019 parto de la agado inkluzive de la markonomo Symantec transiris al la firmao Broadcom (antaŭe Avago) en San-Joseo, kaj la resta firmao, nun en Aŭstino kun la markoj Norton kaj LifeLock transprenis la nomon NortonLifeLock.

En decembro 2020 anonciĝis transpreno de la germana firmao Avira pri kontraŭvirusiloj, kaj ekde aŭgusto 2021 anonciĝis transpreno de la ceĥa firmao Avast pri kontraŭvirusiloj, kvankam la rezulto fine estis fuzio. La firmao Symantec dum sia ekzisto estis listigita en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500, ankaŭ post renomigo al NortonLifeLock en novembro 2019.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la ĉefsidejo de 2009 ĝis 2019 en Mountain View