Szczekociny
Szczekociny | ||
Blazono | ||
urbo • setlejo | ||
---|---|---|
Mapo
| ||
Genitivo de la nomo | Szczekocin | |
Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | |
Distrikto | Distrikto Zawierciański | |
Komunumo | Komunumo Szczekociny | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Urborajtoj | 1398 - 1870 kaj ekde 1923 | |
Koordinatoj | 50° 38′ N, 19° 50′ O (mapo)50.63333333333319.833333333333Koordinatoj: 50° 38′ N, 19° 50′ O (mapo) | |
Areo | 17,98 km² | |
Loĝantaro | 4115 (en 2004) | |
Loĝdenso | 229 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 42-445 | |
Telefona antaŭkodo | 34 | |
Aŭtokodo | SZA | |
TERYT | 2243316084 | |
Estro | Stanisław Wójcik | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Nomo de estraro | Rada Miasta w Szczekocinach | |
Adreso de estraro | ul. Senatorska 2 | |
Poŝtkodo de estraro | 42-445 | |
Telefono de estraro | 34 355-70-50 | |
Fakso de estraro | 34 355-71-65 | |
Poŝto de estraro | umig@szczekociny.pl | |
Komunuma retejo | http://www.szczekociny.pl/ | |
Szczekociny (ŝĉekocini) estas urbo en Pollando en provinco Silezio (provinco de Pollando), en distrikto Zawierciański, ĉe Pilica rivero. Ĝi estas la ĉefurbo de komunumo Szczekociny. En la jaroj 1975-1998 ĝi apartenis al Częstochowa vojevodio. La urbo estas agrikultura kaj industria centro de la komunumo kaj vendejo al regionaj vilaĝoj.
La 6-an de junio 1794 apud Szczekociny okazis unu el la plej grandaj bataloj de insurekcio de Kościuszko.
Komunumo
[redakti | redakti fonton]La komunumo Szczekociny ampleksas la urbon Szczekociny kaj 18 vilaĝojn en areo de 136 km². Ĝi havas 8868 loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj historiaj fontoj de 14-a jarcento diras pri Żegota Szafraniec, la fondinto de iama forteso. Dum la frua mezepoko ĝi estis grava administra loko kaj la gardejo de komerca trako. Multaj trovaĵoj, ia. ceramiko, armiloj kaj feraj aĵoj donis multajn novaĵojn pri vivo de homoj en tiu epoko. Precize laŭ ekzistantaj historiaj fontoj oni ne scias kiam la loko ricevis urban rajton, sed ĝi devis esti antaŭ 1398 (en la 14-a kaj 15-a jarcentoj ĝi estis posedaĵo de familio Odrowąż kiu atingis al sia vilaĝo urban rajton). Poste ĝi estas posedaĵo de familioj: Jordan, Szczepanowski kaj Koryciński.
En la 16-a jarcento la urbo estas jam forta centro de komerco kun multaj gildoj de metiistoj: radfaristoj, potistoj, peltistoj, seruristoj, bakistoj ktp. Tiam la urbo ricevis ankaŭ sian propran blazonon kun glavo.
En la 17-a jarcento la urbo estis akirita kaj detruita de svedoj. Rekonstruis ĝin en la dua duono de la 18-a jarcento nova proprietulo, Franciszek Dembiński. Li rekonstruis preĝejon kaj komencis konstruon de la palaco laŭ projekto de Jan Ferdynand Nax. Post la morto de Dembiński la palacon finis Urszula de Morsztyn Dembińska. Post ŝia morto en 1825 laŭvice proprietuloj de Szczekociny estis: Barbara Dembińska, Jozefo Sedlmayer, Wiktor Czacki, familioj Łubieński (ekde 1867) kaj Halpert (ĝis 1932); la lasta proprietulo antaŭ la 2-a mondmilito estis Jan Ciechanowski, dum la milito ambasadoro de Pollando en Usono.
La plej konata evento estis batalo apud Szczekociny (precize ĉe la vilaĝo Wywła), la 6-an de junio 1794 dum la Insurekcio de Kościuszko. Pola armeo, komandita de Tadeusz Kościuszko, estis venkita de kunigitaj armeoj prusa kaj rusa. En la batalo pereis generaloj Wodzicki kaj Grochowski; pro vundoj mortis fama kamparano, heroo de batalo de Racławice, Bartosz Głowacki. La batalo daŭris 6 horojn malgraŭ pli granda nombro de rusaj kaj prusaj trupoj. En 1869 pro la insurekcio oni reprenis urban rajton (kiun Szczekociny denove ricevis en 1923).
La 3-an de septembro 1939 germanaj soldatoj bruligis la urbon. Dum la tuta milito ili mortigis 2.000 loĝantojn, inkluzive tutan judan loĝantaron. 75% de konstruaĵoj estis detruita. 16-an de januaro 1944 trupoj de 5-a Armeo de 1-a Ukraina Fronto liberigis la urbon.
Antikvaĵoj
[redakti | redakti fonton]- bakoka-klasikisma palaco de familio Dembiński konstruita de Jan Ferdynand Nax en 70-aj jaroj de 18-a jarcento kaj ĉirkaŭita de parko
- paroĥdomo de Sankta Bartolomeo konstruita ĉ. 1680 kaj alikonstruita laŭ fruklasikisma stilo en 1780 de Urszula Dembińska
|