Taipei 101
Taipei 101 | |||
---|---|---|---|
ĉine 台北101 aŭ 臺北101 | |||
Tajpeo 101, inter la jaroj 2004-2010 la plej alta konstruaĵo en la mondo | |||
nubskrapulo [+] | |||
Kromnomo: Taipei World Financial Center | |||
Lando | Tajvano | ||
Insulo | Tajvano | ||
Distrikto | Distrikto Xinyi | ||
Municipo | Tajpeo | ||
Tipo de konstruaĵo | Nubskrapulo | ||
Situo | Taipei 101 | ||
- koordinatoj | 25° 2′ 1″ N, 121° 33′ 54″ O (mapo)25.033611111111121.565 | ||
Alteco | 509,2 m | ||
tegmento | 449,2 m | ||
Akvokolektejo | 0,41 km² (41 ha) [+] | ||
Areo de etaĝoj | 412,5 m² | ||
Arkitektoj | C.Y. Lee & Partners | ||
Materialoj | ŝtalo, vitro | ||
Konstruata | 1999 | ||
malfermita | 31-a de decembro 2004 | ||
Gvidantaro | Urban Retail Properties Co. | ||
Posedanto de la loko | Taipei Financial Center Corporation | ||
Publiko | publike alirebla | ||
Etaĝoj | 101 | ||
Liftoj | 61 Toshiba/KONE liftoj, inkluzive de etaĝpendolaj kaj du rapidec-observaj liftoj | ||
Uzo | Diversspeca uzo: komunikado, konferencoj, centroj de sano, bibliotekoj, observado, kancelarioj, restoracioj, vendejoj | ||
Antaŭulo | Petronas-turoj | ||
Superanto | Burĝ Ĥalifa | ||
|
|||
Taipei 101 | |||
Vikimedia Komunejo: Tajpeo 101 | |||
Retpaĝaro: My E Gov, The E-government Entry Point of Taiwan - Taiwan Yearbook 2005 | |||
Tajpeo 101, inaŭgurita en Tajvano komence de 2004, estis la plej alta nubskrapulo en la mondo pro siaj 508 m.
Ekde la 21-a de julio 2007 ĝia alteco estas duaranga post tiu de Burĝ Ĥalifa, kiu atingis tiam la altecon de 512,10 m kaj poste estis ankoraŭ plikonstruata. Tamen oficiale oni nur ekde la jaro 2010 juĝas Burĝ Ĥalifa kiel konstruaĵo, kiam ĝi estis finkonstruita.
La turo Tajpeo 101 havas 101 etaĝojn (tial ĝia nomo) kaj kvin subterajn nivelojn.
Konstruado
[redakti | redakti fonton]La nubskrapulo, nomita ankaŭ "majesta blu-turkisa bambuo" estis konstruita de la arkitektaro C.Y. Lee & Partners Architects. La turo, en kiu povas esti 12 000 personoj, kulminas je 508 metroj kaj havas 101 etaĝojn. La turo atingis la titolon de "plej alta konstruaĵo" la 9-an de oktobro 2003, kiam ĝia alteco superis tiun de la ĝemelaj turoj Petronas. Ĝi pezas 700 000 tunojn.
Inter ĝiaj 34 liftoj, iuj atingas la 91-an etaĝon post 39 sekundoj.
La konstrukostoj de la turo atingis 1,7 miliardojn da eŭroj.
Rezisto al naturaj katastrofoj
[redakti | redakti fonton]Tajvano estas insulo, kie uraganoj kaj tertremoj oftas. Tajpeo 101 estis konstruita laŭ fengŝuo. En la 92-a etaĝo de la turo pendas 660 tunojn peza ŝtalglobo. Ties amplitudo povas atingi 1,5 metrojn por kontraŭbalanci 30 ĝis 40 % de la moviĝoj de la konstruaĵo kaŭzitaj de ventegoj aŭ uraganoj, tertremo aŭ enflugo de malpeza aviadilo. Tiu globo kaj ĝia ĉambro estas prezentataj kiel artaĵo kaj dezajnaĵo.
Tertremo dum la konstruado en 2002 faligis du gruojn el la 56-a etaĝo kaj mortigis 5 homojn. Sed la konstruaĵo mem tiam pruvis sian taŭgecon.
La vitroj estas duoble pli rezistemaj ol tiuj de kutimaj nubskrapuloj. Nova tekniko ebligis tian pligrandigon de rezisto.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Tajpeo 101 nokte, tute lumigita (maloftaĵo)
-
Nokta vido de Tajpeo el Yangmingshan
-
Tajpeo 101, Kristnaska arbo
-
Novjara artfajraĵo 2006
-
Novjara artfajraĵo 2008
-
Tajpeo 101 novjare 2008
-
Novjara artfajraĵo 2008
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Taipei 101 ĉe "Structurae"
- angle Taipei 101 sur Skyscraperpage
- angle Taipei 101 sur Emporis
- angle Taipei 101 Mall Arkivigite je 2006-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Taipei 101 Info Arkivigite je 2019-07-21 per la retarkivo Wayback Machine