Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Talaso (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Talaso.
Talaso
Natura satelito  de Neptuno (IV)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
natura satelito de Neptuno
Oficiala nomo Neptuno IV[1]
Aliaj nomoj S/1989 N 5
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Talaso vd
Malkovro
Malkovrintoj Voyager Science Team[1]
Dato de malkovro aŭgusto 1989[1]
Loko de malkovro Kosmoesplorilo Voyager 2[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso (100 150 ± 2) km
Discentreco 0,0002 ± 0,0002
Klinangulo 0,21±0,02° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 0,21° (rilate al la loka ebeno de Laplace)
Periodo 0,31148444 ± 0,00000006 tagoj
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
108 × 100 × 52 km
82 ± 6 km (averaĝe)
Maso
- Denso
~3,5 × 1017 kg
~1,2 × 103 kg/m3
Rotacia periodo Supozeble kaptita
Aksa kliniteco Supozeble 0°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~51 K (supozeble)
Geometria albedo 0,09
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,3 vd
vdr

Talaso estas la dua plej interna natura satelito de la planedo Neptuno, post Najado. Ĝi estis malkovrita dum aŭgusto 1989, danke al la fotoj senditaj teren de la usona kosmosondilo Voyager 2, la ununura kiu ĝis nun vizitis Neptunon kaj ĝian lunaron. La satelito ricevis sian nunan nomon omaĝe al Talaso, mara diino laŭ la helena mitologio. (La vorto Thalassa, en la greka lingvo, ja signifas "maro".)

Ĝi ricevis sian nunan nomon la 16-an de septembro 1991; antaŭe, ĝi estis ricevinta la provizoran nomon S/1989 N 5.

Talaso posedas neregulan formon, kaj ĝin ne karakterizas ajna geologia aktiveco; temas supozeble pri tutsimpla amaso da eroj el la originaj satelitoj de Neptuno, kies orbitoj grave ŝanĝiĝis post la eniro de Tritono en la neptunan lunaron pro gravita kapto.

La talasa orbito, samkiel tiu de la plej interna satelito Najado, preskaŭ tuŝas la atmosferon de Neptuno, kaj estas aparte malstabila; tajda interago kun Neptuno estas malpliiĝanta ĝian averaĝan alton super la plej altaj nuboj de la planedo, kaj la luno antaŭvideble kolizios kun Neptuno, aŭ diseriĝos kiam la tajda streĉo atingos sojlan nivelon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)