Thomas Young
Thomas Young (* Milverton, Somersetshire, en la 13-a de Junio 1773 † Londono, en la 10-a de Majo 1829), estis angla kuracisto kaj fizikisto. Li faris notindajn kontribuojn en la kampoj de vidado, lumo, solida meĥaniko, lingvistiko, muzika harmonio kaj egiptologio. Young ankaŭ aktivis en la deĉifrado de la egiptaj hieroglifoj (speciale de la Rozeta Ŝtono) antaŭ ol Ĉampoliono eventuale ekspandis sian laboron. Li estis admirata de Herschel, Helmholtz, Maxwell kaj Einstein.
Elstara scienca verko
[redakti | redakti fonton]Li estas plej konata por sia laboro en optiko. Li aŭtoris serion de studoj, kiuj helpis establi la teorion, ke lumo estas ondo, ne partiklo, kiel dezignis la neŭtona teorio. Lia eksperimento pri du fendoj en 1801 helpis surbazi la supozon sur la ondeca naturo de lumo (nun oni akceptas, ke lumo estas esence duobla). Alia lia kontribuo al fiziko estas la invento de la Modulo de Young.
Young ankaŭ estas konsiderata la patro de fiziologia optiko. En 1793 li klarigis, ke la okulo adaptiĝas al vidado de malsamaj distancoj ŝanĝante la kurbecon de la okula lenso. En 1801 li priskribis la fenomenon de astigmatismo. En siaj prelegoj li starigis la fundamenton por teorio laŭ kiu la okulo perceptas kolorojn per tri specoj de nervoj (nun nomataj "konusoj"), kiuj respondas al la tri primaraj koloroj. Young publikigis multe pli da artikoloj pri la medicino.
Alia studfako, en kiu li grave kontribuis, estas lingvistiko. Li estis el la unuaj, kiuj sukcese deĉifris egiptajn hieroglifojn, surbaze de la Rozeta Ŝtono. Tiu atingo gajnis al li rekonon kiel egiptologo. La ŝlosilo por deĉifri estis la rekono, ke plej multaj skribaj markoj reprezentis silabojn anstataŭ konceptojn. Li ankaŭ kreis la kolektivan esprimon "hindeŭropaj lingvoj", en 1813.
Li ankaŭ faris iujn kontribuojn al la studfako de muzika harmonio.