Tipo 59
Tipo 59 | |
---|---|
Tipo 59 en milita muzeo en Pekino
| |
Baza karakteristiko | |
Homekipo | 4 |
Longo | 9 m (kun la kanono) |
Larĝo | 3,27 m |
Alto | 2,35 m |
Maso | 36 t |
Blendo kaj armilekipo | |
Blendo | 30–100 mm |
Ĉefarmilo | 100-mm helictuba kanono |
Sekundaraj armiloj | 1 × 12,7-mm mitralo Tipo 54, 2 × 7,62-mm mitraloj Tipo 59T |
Movumo kaj movo | |
Movumo | forka 12cilindra per akvo fridigita dizelmotoro 520 ĈP |
Risortigo | individua torsiona |
Maks. rapideco | 48 km/h |
Proporcio povumo/maso | 14.4 ĈP/tunoj |
Veturdistanco | 360 km (sur ŝoseo) |
Tipo 59 (ĉine 59式, angle Type 59) estas ĉina meza tanko de la 1950-aj jaroj, kreita sur la bazo de la soveta T-54A.
Historio de kreado
[redakti | redakti fonton]Post fino de la enlanda milito en 1949 Popola Liberiga Armeo estis regula, tamen la armilaro estis pleje arkaika aŭ bezonis urĝan riparon. Tio koncernis ankaŭ usonajn kaj japanajn tankojn, kiuj estis produktitaj dum Dua mondmilito kaj situis en Ĉinio. Baldaŭ oni liveris en Ĉinion el Sovetunio multon da bataltekniko, inkluzive T-34-85, 100-mm memmova kanono SU-100 kaj kirasitaj transportiloj BTR-40 kaj BTR-152.
En komenco de 1950-aj jaroj oni liveris ree multon da bataltekniko, pleje tankojn T-54, kaj Ĉinio komencis poste fabriki ilin sub titolo Tipo 59. La unuaj fabrikitaj en Ĉinio tankoj estis ekipitaj malbone – mankis la sistemo de stabiligo de la 100-mm kanono, samkiel la noktovidilo. Tamen poste oni provizis ilin per infraruĝaj noktovidiloj por komandanto, celisto kaj ŝoforo, kaj per sistemo de stabiligo de la kanono. La 7.62-mm maŝinpafilo, instalita en pruo de la tanko kaj parigita kun la kanono, havis titolon Tipo 59T; la 12.7-mm soveta maŝinpafilo DŜKM, instalita apud la luko, nomiĝis Tipo 54. La brita kompanio MEL liveris malmulton da noktovidiloj por la tanko Tipo 59, inkluzive periskopo por la ŝoforo kaj celiloj por la komandanto kaj la celisto. Multaj tiuj tankoj havis poste laseran telemezurilon, sed ĝia situo estis tre atakebla per pafiloj kaj splitoj.
Plua evoluo de la tanko
[redakti | redakti fonton]La tankon Tipo 59 sekvis la Tipo 69, konstruita sur la sama bazo. Ĝia ĉefa diferenco estis 100-mm glattuba kanono anstataŭ 100-mm helictuba kanono. Poste oni produktis en 1980-aj la Tipon 79, sed ne multe. Ĝi estis fakte Tipo 69 kun 105-mm helictuba kanono kaj etaj ŝanĝoj de transmisio kaj motoro. Sed ĉi tiu tanko iĝis jam malaktuala, kaj en 1988 oni ellasis la tankon Tipo 80.
Uzantoj
[redakti | redakti fonton]- Afganio – 100
- Bangladeŝo – 80 (inkluzive de Tipo 69)
- Vjetnamio – 350
- Zambio – 20
- Zimbabvo – 30
- Irano – 220 (inkluzive de lokaj variantoj)
- Kamboĝo – 200
- Popola Respubliko Ĉinio – 5 500 (laŭ aliaj fontoj ĉirkaŭ 6000)
- Nord-Koreio – 175 (+ 20 kanonoj Koksan)
- Demokratia Respubliko Kongo – 20
- Respubliko Kongo – 15
- Pakistano – 1 200 (inkluzive de ĉirkaŭ 350 tankoj Al-Zarrar sur bazo de la Tipo 59)
- Sudano – 10 (+ iom da lokaj variantoj)
- Tajlando – 158
- Tanzanio – 30
- Srilanko – ĉirkaŭ 100
Eksaj uzantoj
[redakti | redakti fonton]- Albanio – entute 721; oni forigis ĉiujn el ekspluato aŭ utiligis kiel ferrubon
- Irako – en 1990 ĉirkaŭ 1500 tankoj de kelkaj variantoj; oni forigis ĉiujn el ekspluato aŭ utiligis kiel ferrubon