Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Tom Daley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Daley
en la Somera Olimpiko 2012 en Londono
en la Somera Olimpiko 2012 en Londono
Persona informo
Naskonomo Thomas Robert Daley
Naskiĝo 21-an de majo 1994 (1994-05-21) (30-jaraĝa)
en Plymouth en la tradicia graflando Devono de Anglio
Lingvoj angla
Loĝloko Londono
Ŝtataneco Britio
Alma mater Eggbuckland Community College (en) Traduki
Plymouth College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Dustin Lance Black (2017–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo konkura plonĝisto
televida produktoro
jutubisto
naĝisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://tomdaley.komi.io/
vdr

Tom Daley (je plena nomo Thomas Robert Daley, n. la 21-an de majo 1994 en Plymouth, en la tradicia graflando Devono de Anglio, do nun 30-jara) estas brita plonĝisto.

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita ĝis 2021, li gajnis oron en la vira duopa sinkronigita konkurso, kaj en la Somera Olimpiko 2024 en Parizo gajnis arĝentan medalon - post la evento li anoncis sian plonĝistan karierofinon.

Plonĝa kariero kaj televida atento

[redakti | redakti fonton]

Daley komencis plonĝi en la aĝo de sep jaroj kaj konkuris en naciaj kaj internaciaj konkuradoj en junega aĝo. Post tre mallonga tempo, olimpika trejnisto Andy Banks ektrejnis kaj akompanis la talentan bazlernejan junulon ĝis post sia dua olimpika partopreno en Londono 2012, do de la 7-a ĝis 18-a vivjaro. Li saltis de la 10-metra platformo unuafoje kiam li estis nur naŭjara, en 2003 (kutime eĉ plej bonaj atletoj ĵus komencas fari tion en aĝo de ĉirkaŭ 14-16 jaroj). En 2004, 2005 kaj 2006 li estis la plej bona brita plonĝisto de sia aĝo en ĉiuj kategorioj (1-metra saltotabulo, 3-metra saltotabulo, plonĝplatformo).

2004-2008

[redakti | redakti fonton]

Sur la plonĝplatformo, li gajnis sian unuan nacian junulan titolon ĉe la brita ĉampionado en junio 2004, monaton post sia 10-a naskiĝtago, iĝante la plej juna gajninto en tiu kategorio. Li estis konsiderita medal-defianto por la Somera Olimpiko 2012 en Londono kaj estis finance apogita per la atletosubtena programo de la brita registaro. Tio ebligis al li konkuri en internaciaj konkursoj ekde tiam - ĉiam akompanate de lia patro kaj per ĉiam kreskanta amaskomunikila intereso - estante unu el la olimpikaj esperoj de Britio, li interalie estis kontinue akompanita kaj filmita per teamo de la televida serialo "Olympic Dreams" de BBC ekde 2004. En julio 2005 li - ĵus 11-jariĝinta - konkuris kiel gasto ĉe la Aŭstralia konkurso Elite Junior Nationals kaj ricevis la unuan rangon en la platforma saltado kaj la duan en saltoj de la 3-metra saltotabulo en la 14-15-jaraĝa konkurado. Tiun saman jaron li ankaŭ konkuris en tiu aĝoklaso ĉe la internacia junula konkurso en Akeno, Germanio, kie li ricevis duan rangon sur la plonĝplatformo kaj trian sur la 3-metra plonĝtabulo. En 2006 li estis brita ĉampiono de sub-18-jaruloj sur kaj la plonĝplatformo kaj la 3-metra saltotabulo. Li havis bronzan medalon pri plonĝado de la 10-metra platformo ĉe la brita plenkreska ĉampionado 2006 kaj arĝentan la sekvan jaron.

En januaro 2007, en la aĝo de 12, Daley ricevis specialan permeson konkuri en la Aŭstralia Junulara Olimpika Festivalo. Normale partoprenantoj devas esti almenaŭ 15-jaraj. Malgraŭ persista vundo de polekso, Daley sukcesis gajni arĝentan medalon en la 10-metra platforma sinkronigita plonĝa finalo kun Callum Johnstone. Tiun saman jaron li komencis konkuri en konkuradoj de la Internacia Federacio de Naĝado. Ankaŭ en 2007, al Daley estis premiita la honorigo sporta personeco/juna personeco de la amaskumunikila korporacio BBC.

14-jara, en oktobro 2008

2008-2011

[redakti | redakti fonton]

En januaro 2008 li gajnis la 10-metran platforman kategorion de la brita ĉampionado, iĝante la plej juna brita gajninto de la 10-metra titolo. Kun lia nova partnero, Blake Aldridge, kiu estas dek du jarojn pli aĝa, li ankaŭ gajnis la titolon de 10-metra sinkronigita plonĝado. Du semajnojn poste li gajnis siajn unuajn medalojn de la Internacia Federacio de Naĝado ĉe la Grandpremio en Madrido, bronzon en la individua plonĝplatforma konkurado kaj arĝenton en sinkronigita plonĝado.

Tio estis sekvita gajnante la bronzan medalon en sinkronigita plonĝado ĉe la Monda Pokalo de la Internacia Federacio de Naĝado en Pekino en februaro 2008. La poentaro de Daley kaj Aldridge estis brita rekordo kaj Daley iĝis la plej juna vira medalisto en internacia konkurso. Li venis sepa en la individua konkurso. Tiaj altaj lokigoj en la dujara Monda Pokalo signifis kvalifikiĝon por la sekva Olimpiko tiujara. La duobla kvalifiko de la dektrijara Tom Daley (en 10-metra individua kaj sinkronigita konkursoj) estis akceptita de la Internacia Olimpika Komitato, kvankam la partoprena aĝo estas alie fiksita je minimumo de 16 jaroj. Li estis 14 jarojn kaj 81 tagojn en la momento de sia unua konkurenca salto de la 10-metra platformo en la Somera Olimpiko 2008. Tamen, ne rezultis triumfo en tiu olimpiko, nur tre modestaj rezultoj - kaj Daley kaj Aldridge resumis ke la amaskomunikila cirko fine troaltigis la psikan premon.

Post la seniluziiga olimpiko de Pekino daŭriĝis la sukcesoj, ekzemple menciindas impresa individua monda ĉampioneco julie 2009 en Romo. Post kiam Blake Aldridge estis vundita en februaro 2009, ekde aprilo de tiu jaro la nur je du jaroj pli aĝa plonĝisto Max Brick (16) estis lia nova sinkronplonĝa partnero - ili en majo 2009 en Fort Lauderdale en grandpokala konkurso de la Internacia Federacio de Naĝado akiris arĝentan medalon kaj ankaŭ krome bone teamis.

antaŭ plonĝo de la 10-metra platformo en somero 2012

2011-2016

[redakti | redakti fonton]
en somero 2012 li ĵus estis plenkreska

Ekde 2011 Tom estis teamigita kun la je 13 jaroj pli aĝa plonĝa ĉampiono Peter Waterfield, kaj la funkciuloj denove planis sinkronplonĝan medalon en la Somera Olimpiko 2012, "hejmlande" en Londono. Tamen la esperoj ree ne plenumiĝis, la teamo akiris nur la kvaran rangon, dum Tom sole akiris bronzan medalon en plonĝado de la 10-metra platformo. Almenaŭ, li ekde majo 2012 estis 18-jara, plenkreska, kaj povis pli decidi pri sia vivo. Tamen la altega publika intereso pri li restis problemo. Ekzemple en la finala plonĝado individue de la 10-metra platformo multegaj spektantoj malatentis la malpermeson foti kun fulmoj, Tom saltante perdis la orientiĝon kaj nur per bonŝanco ne vundiĝis - per ripeto de tiu salto eblis forigi la malavantaĝon, sed la timiĝo post tia akcidento kompreneble restas. Post la olimpiko de Londono li reduktis la trejnajn horojn kaj unue prepariĝis por la mezlernejaj finekzamenoj en februaro 2013, poste la jaro estis signita per fortaj muskolaj vundiĝoj. Tamen la publika subteno por li internacie restis, ankaŭ kiam li en decembro 2013 publikigis sian amon por samseksa vivkunulo, kaj la necesaj mecenatoj daŭre financis lian karieron. Komence de 2014 li elektis novan trejnistinon, ellaboris novan plonĝan koreografion, en julio 2014 ekhavis novan sinkronan partneron, James Denny, nur je duonjaro pli aĝa ol Tom, kaj per nur sep-taga trejnado la duopo akiris renoman arĝentan medalon en la Ludoj de la Komunumo de Nacioj. Sed en la postaj jaroj ankoraŭ sekvis tri pliaj partneroj, unue ekde oktobro 2015 Daniel Goodfellow, kun kiu li en la Mondpokalo de februaro 2016 kaj en la Somera Olimpiko 2016 akiris la bronzan medalon.

Tom Daley en 2016

2016-2021

[redakti | redakti fonton]

En julio 2017 sekvis unua individua mondĉampiona titolo post la sukceso de 2009 en Romo. Post akiro de la kvara ora medalo en sinkrona ploĝado en la Ludoj de la Komunumo de Nacioj de aprilo 2018 li pro sanaj problemoj ne povis konkuri individue, kaj sekve por la resto de la jaro nuligis ĉiuj partoprenojn en konkursoj kaj plej multan trejnadon. Tamen en septembro 2018, post privata duonjaro, la trejnado denove komenciĝis - en julio 2019 li kun sia nuna partnero Matty Lee havis bronzan medalon en la monda ĉampionado, kaj tial frue havis la kvalifikon por la Somera Olimpiko 2020; la individua kvalifiko sekvis iom poste. Kiel konate, la Somera Olimpiko 2020 de Tokio pro la kronvirusa pandemio estis ŝovita je jaro, kaj okazis sen ĉeesto de publiko, nur dokumentite de multaj televidaj kaj ĵurnalistaj teamoj. En ĝi, Tom Daley kaj Matty Lee fine akiris triumfan oran olimpikan medalon en sinkrona plonĝado, kaj Tom krome bronzan medalon individue.

2021-2024

[redakti | redakti fonton]

En la Ludoj de la Komunumo de Nacioj de aprilo 2022 li havis la apartan honoron porti la ceremonian stafetan bastonon en la stadionon. Ekde tiam li trejnis kun Noah Williams (n. en 2000), kaj kun li en la Somera Olimpiko 2024 de Parizo akiris arĝentan olimpikan medalon en sinkrona plonĝado, venkite nur de la ormedala duopo Yáng Hào (杨昊, Jang Hao, n. en 1998) kaj Liàn Jùnjié (练俊杰, Lian Ĝunĝie, n. en 2000) el Ĉinio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]