Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Tonya Harding

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonya Harding
Tonya Harding (2006)
Tonya Harding (2006)
Persona informo
Naskonomo Tonya Maxene Price
Naskiĝo 12-an de novembro 1970 (1970-11-12) (53-jaraĝa)
en Portlando, Oregono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater David Douglas High School (en) Traduki
Milwaukie High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Albert Gordon Harding (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jeff Gillooly (en) Traduki (1990–1993) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arta sketisto
aŭtobiografo
boksisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tonya Maxine HARDING (12-an de novembro 1970 en Portland, Oregono, Usono) estas iama usona art-sketistino. Ŝi dismonde fifamiĝis pro afero de 1994, kiam ŝi vundigis kruron de konkurantino Nancy Kerrigan.

Harding estas - post Midori Ito - la dua art-sketistino de la mondo (kaj unua usonano), kiu sukcesis fari triblan akson dum konkurado. Tiel ŝi akiris en 1991 grandan internacian sukceson.

Atenco je Kerrigan

[redakti | redakti fonton]

Ŝia edzo komisiis, luis personon por rompi, vundigi kruron de Kerigan. Tiu atenco okazis la 6-an de januaro 1994, kiam la krimulo batiŝ ŝin kelkajn centimetrojn super la genuo, per fera stango, kio kaŭzis nur surfacajn vundojn. Kerrigen devis do rompi la trejnadon kaj Tonya Harding gajnis la usonan konkuron de 1994. Oni forprenis la titolon, post kiam senvualiĝis la atenco.

Ŝi estis jure punita nur pro malebligo de partopreno de la konkuro. Ŝi estis punita je trijara kondiĉa mallibereco, 500 horoj da komunutila laboro kaj monpuno de US$ 160.000. Tonya Harding estis malpermesita por ĉiu glaci-art-sketa sporto.

Poste ŝi divorcis, vivtenis sin kiel profesia boksistino (ŝi altas 1,55 m). Li ludis en 2003 glacihokeon por mallonga tempo.