Transporter 2
Aspekto
La Transportisto 2 | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Transporter 2 |
Produktadlando | Usono, Francio |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2005 |
Daŭro | 1h27 |
Ĝenro | agfilmo |
Kameraado | Mitchell Amundsen |
Reĝisoro(j) | Louis Leterrier, Corey Yuen |
Produktisto(j) | Luc Besson, Stephen Chasman |
Scenaro | Luc Besson, Robert Mark Kamen |
Filmita en | Miamo |
Loko de rakonto | Miami metropolitan area • Miamo |
Muziko de | Alexandre Azaria |
Rolantoj | Jason Statham • Alessandro Gassmann • Amber Valletta • Kate Nauta • Matthew Modine • Jason Flemyng • François Berléand • Keith David • Shannon Briggs • AnnaLynne McCord • The Boogeyman |
Produktinta firmao | EuropaCorp TF1 Canal+ TPS Star |
IMDb | |
Transporter 2 (esperante “La Transportisto 2”), estas agfilmo, prezentita en 2005. Ĝi estas la sekvo de The Transporter.
Temo
[redakti | redakti fonton]Frank Martin (Jason Statham) ŝanĝas laboron kaj iĝas ŝoforo de la familio Billings. Intertempe li amikiĝas kun Jack, la eta filo de la familio Billings. Iam, Frank devis akompani Jack-on ĉe la kuracisto, sed la kuracista personaro havis suspektan sintenon. Efektive viruso estis injektita al Jack, sed la celo estis trafi la patron de Jack, ĉar li estas ministro, kiu aprobas leĝojn kontraŭ la drogo. Oni devas trovi rapide la antidoton. Por estri ĉi tiun planon estas Gianni (Alessandro Gassman) kaj lia fianĉino Lola (Kate Nauta).