Tri koloroj: Blanka
Tri koloroj: Blanka | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Trois couleurs: Blanc |
Originala lingvo | pola lingvo • franca lingvo • rusa lingvo |
Kina aperdato | 26 jan. 1994, 24 mar. 1994, 1994, 25 feb. 1994, 10 jun. 1994 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo, arta filmo |
Kameraado | Edward Kłosiński |
Reĝisoro(j) | Krzysztof Kieślowski |
Produktisto(j) | Marin Karmitz |
Scenaro | Krzysztof Kieślowski • Krzysztof Piesiewicz • Agnieszka Holland • Edward Kłosiński • Edward Żebrowski • Marcin Latałło |
Filmita en | Parizo |
Loko de rakonto | Parizo • Pollando |
Muziko de | Zbigniew Preisner |
Rolantoj | Zbigniew Zamachowski • Julie Delpy • Janusz Gajos • Jerzy Stuhr • Aleksander Bardini • Juliette Binoche • Cezary Harasimowicz • Grzegorz Warchoł • Jerzy Nowak • Jerzy Trela • Cezary Pazura • Philippe Morier-Genoud • Piotr Machalica • Francis Coffinet • Barbara Dziekan • Marzena Trybała • Teresa Budzisz-Krzyzanowska • Krystyna Bigelmajer • Maria Robaszkiewicz • Jerzy Dominik • Jan Mayzel • Zdzisław Rychter • Małgorzata Kaczmarska • Bartłomiej Topa • Aleksander Kalinowski • Wojciech Paszkowski • Joanna Ładyńska • Małgorzata Prażmowska • Piotr Zelt • Florence Pernel • Andrzej Precigs • Grażyna Szapołowska |
Produktinta firmao | France 3 Canal+ |
IMDb | |
Tri koloroj: Blanka (en franca: Trois couleurs: Blanc, en pola: Trzy kolory: Biały) estas drama filmo de 1994 reĝisorita kaj kunverkita de pola Krzysztof Kieślowski. Ĝi estas la dua de tri filmoj kiuj formas parton de la trilogio Tri koloroj, kiu temas pri la idealoj de la Franca Revolucio nome libero, egalo kaj frateco, reprezentataj per la tri koloroj de la Flago de Francio, antaŭita de Tri koloroj: Blua kaj sekvita de Tri koloroj: Ruĝa. La temo de la filmo estas egaleco.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En Parizo, Dominique divorciĝas disde sia pola enmigrita edzo, Karol, pro neplenumita geedzeco. Lasita de sia edzino laŭ humiligaj cirkonstancoj en Parizo, Karol perdas sian monon, sian loĝejon kaj siajn amikojn. Kiel tre hontema almozulo en Parizo, Karol klopodas por restaŭri egalecon en sia vivo pere de revenĝo.
En tre hazardaj kondiĉoj, li alvenas al Pollando, kie svarmas senbrida kapitalismo, kaj li rapide bonsortas. Ankoraŭ enamiĝinta de Dominique, li ŝajniĝas mortinta kun espero revidi ŝin. Pro hazarda renverso Dominique finiĝas enprizonigita en Pollando.
Kieślowski interesiĝis pri la ekonomia ŝanĝo en Pollando ekde la falo de la Berlina muro; li aliras tiun temon tra amhistorio kiu sugestas la ligojn inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Zbigniew Zamachowski : Karol Karol
- Julie Delpy : Dominique Vidal
- Janusz Gajos : Mikołaj
- Jerzy Stuhr : Jurek
- Jerzy Trela : Monsieur Bronek
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Three Colors: A Hymn to European Cinema eseo de Colin MacCabe ĉe Criterion Collection
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Three Colours: White en la angla Vikipedio.