Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Tux Paint

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tux Paint estas populara desegna programo por infanoj, origine por Linukso, sed ankaŭ adaptita al Vindozo . Ĝi estas parto de la plej multaj Linukso-distribuoj . La projekto disvolviĝas ekde 2002 kun la helpo de multaj volontulaj programistoj. La permesilo GNU GPL estis uzata por ĝi.

Tux Paint malsamas al tipaj grafikaj redaktiloj (kiel GIMP aŭ Photoshop) per estante desegnita por uzado de infanoj eĉ trijaraj. La uzantinterfaco devus esti intuicia, uzanta ikonojn, sonojn kaj helptekstojn klarigantaj kiel la programo funkcias.

La uzantinterfaco estas dividita al kvin partojn:

  • listo de iloj
  • surfaco por pentri
  • kolora paletro
  • elekto de diversaj objektoj (penioj, tiparoj, efikoj) laŭ la nuna ilo
  • informoj

Kiel la plejmulto de popularaj grafikaj programoj, Tux Paint inkluzivas peniko, skrapgumo, desegnado de linioj kaj pluranguloj, skribado de teksto. Kelkajn lastatempajn ŝanĝojn oni povas reverti.

La uzanto ne bezonas kompreni la operaciumon aŭ labori kun dosieroj. Dum konservado de dosiero, ĝia nomo ne estas enigita, nek estas dosierujo elektita por konservi ĝin. Kiam dosiero estas ŝarĝita, reduktitaj versioj de konservitaj dosieroj estas montrataj. La presado ankaŭ ne faras aldonajn demandojn.

Tux Paint inkluzivas multajn filtrilojn kaj specialajn efektojn, kiuj povas esti aplikataj al desegnaĵo, kiel malklariĝo aŭ velkado.

Estas pli ol 800 "poŝtmarkoj", malgrandaj bildoj, kiuj oni povas enmeti en la desegnaĵon.

Agordo (aparta aplikaĵo) permesas al gepatroj kaj instruistoj malŝalti iujn opciojn de la programo (preso, sonoj...) kaj adapti ĝian konduton al la bezonoj de infanoj (ekzemple, uzi nur majusklojn en la menuo, aŭ ne distingi inter maldekstra kaj dekstra musbutonoj).

Tux Paint estas tradukita en multajn lingvojn, inkluzive de Esperanto.

Aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]