UK 1905
Universala Kongreso | |
---|---|
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905 | |
Urbo (lando) | Bulonjo-ĉe-Maro (Francio) |
Datoj | 5-a de aŭgusto 1905 - 12-a de aŭgusto 1905 |
Prezidanto LKK | Émile Boirac |
Alta protektanto | / |
Aliĝintoj | 688 |
Menciinde | unua kongreso |
1-a Universala Kongreso de Esperanto oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en Bulonjo-ĉe-Maro, Alfred Michaux. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904.
La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.
Fono kaj kronologio de la kongreso
[redakti | redakti fonton]Enciklopedio de Esperanto en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):
|
Teatraĵoj prezentitaj
[redakti | redakti fonton]- Mensogo pro amo de Eugène Labiche. Prezentis amatora trupo: f-inoj SAMUEL kaj PANNEVIN, s-roj C. LEPHAY, Paul Boulet, C. Michaux, MARTIN , SAMUEL, francoj.
- Edziĝo kontraŭvola de Molière. Prezentis amatora 10-persona trupo el 8 landoj: s-ino Rosa Junck (ĉeĥ-devena italino), f-ino H. Cederblat (svedino, membro de la Lingva Komitato), s-ino Avilov (rusino el Tbiliso), s-ro Paul Boulet (franco), s-ro Harold Bolingbroke Mudie (anglo), s-ro J. Ansel (franco), s-ro L. Cogen (belgo), s-ro C. F. Küchler (germano), s-ro Albert Saint-Martin (kanadano), s-ro J. Allum (norvego)
- Hamleto de William Shakespeare. Deklamis monologon angla komponistino kaj kantistino F. L. Schäfer.
- Edziĝo per telefono de Jacques Ferneuze. Prezentis amatora franca trupo: Georges Warnier kaj Georges Grosset. La prezento okazis en Salono Conway en antaŭkongreso en Parizo.
Kongresa Libro
[redakti | redakti fonton]La Kongresa Libro, verkita de Paul Boulet, aperis kiel memoraĵo kaj estis dediĉita al elpensinto de la lingvo Esperanto kaj ĉiuj gekongresanoj. Ĝi enhavis poezion de Zamenhof (L'Espero, La vojo, Al la fratoj), gvidlibron tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj kun ilustraĵoj, projekton de Deklaracio kun la teksto, frazlibron (francan-esperantan). Krome eksterpaĝajn diversajn anoncojn, p. 123.
Rajtigitaj voĉdonantoj kaj antaŭproponoj
[redakti | redakti fonton]Oni havis kelkajn praktikaj celojn por la unua Universala Kongreso. Inter aliaj el tiuj estis la organizado de tutmonda Esperanto-movado, eble per la fondiĝo de iu monda centra komitato de esperantistoj kaj decidojn kaj deklarojn pri precipoj de esperantismo, por tio, oni devas decidi, kiuj partoprenantoj havos voĉdonrajton. Pri tio Zamenhof verkis leteron je la 26-a de majo 1905 al La Belga Sonorilo:
- En la originalo de mia projekto de organizacio estis dirite tute precize pri la maniero de voĉdonado en la unua kongreso. Mi volis frutempe prezenti mian projekton al ĉiuj Esperantistoj, por ke ĝi povu esti prijuĝata en la gazetoj kaj en la grupoj, kaj el diversaj ricevataj opinioj ni povus konkludi, kia maniero de agado la plej multe plaĉas al la Esperantistoj. Sed, kvankam mi sendis mian projekton al Sro Michaux ankoraŭ en Aprilo, tamen pro kaŭzoj ne dependantaj de mi nek de Sro Michaux, mia projekto aperis en la gazetoj tro malfrue. Tial mi en la tempo de la presado devis elĵeti la punkton pri voĉdonado en la unua kongreso kaj lasi tiun ĉi demandon al la decido de la organizanta komitato.
- Mi korespondas nun kun la komitato pri tiu ĉi demando, kaj vi povas esti tute trankvila : la komitato penos aranĝi la aferon tiel, ke ĝi estu kiel eble plej justa kaj oportuna.
- Laŭ mia opinio (kiun mi sendis hodiaŭ al la komitato) la afero povus esti aranĝata en la sekvanta maniero :
- a) Rajton de voĉo havas ĉiu, kiu aĉetis karton de kongreso kaj certigis skribe, ke li estas Esperantisto t. e. ke li komprenas kaj uzas la lingvon Esperanto. Sed se la nombro de reprezentantoj de unu lando estos pli ol 1/3 de la nombro de ĉiuj kongresanoj, tiam la kongresanoj de tiu lando mem elektos inter si limigitan nombron da voĉdonantoj.
- b) Komuna voĉdonado estos farata nur pri tiuj demandoj, kiuj havas gravecon principan kaj devas nepre esti decidataj de la kongreso (ekzemple : a ĉu ni bezonas organizacion aŭ ne ; b ĉu ni devas publikigi « Deklaracion » aŭ ne ; c elekto de la unua Centra Komitato) ; pri ĉiuj aliaj demandoj, kiuj prezentus nur detalojn, la kongresanoj nur diskutados, sed decidon pri ili faros per voĉdonado nur la membroj de la elektota Centra Komitato.
- Sed mi konfesas ke mi estas tre nesperta en tiaj aferoj, kaj tial mi kun plena konfido lasas la decidon de tiu ĉi demando al la organizanta komitato ; mi akceptos kun plena konsento kion la komitato decidos, kaj mi esperas ke tiel same agos ankaŭ ĉiuj kongresanoj.
- Ni devas memori ke por la unua kongreso estas neeble trovi tian manieron de voĉdonado, kiu ĉiujn kontentigus kaj ni devas eviti ĉian superfluan disputadon.
- Via
- Zamenhof.
La direktanta Komitato de la Kongreso, kunigis en broŝuro[2] ĉiujn kongresajn projektojn ricevitajn ĝis la 15a de Junio:
1. Projekto de Regularo de Tutmonda Ligo Esperantista, de Zamenhof.
2. Aldono al tiu projekto, propono de L. Zamenhof.
3. Projekto de la Grupo Esperantista Pariza.
4. Projekto de la « Societo Franca por propagando de Esperanto ».
5. Ŝanĝproponoj al la projekto de la S. F. P. E, prezentataj de M. Seynaeve.
6. Projekto de la Grupo de St. Omer.
7. Projekto de « Esperantistaro Klubo » de Kapitano Comte.
8. Projekto de Camille Aymonier.
9. Projekto de Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo de L. Zamenhof.
Centjara datreveno
[redakti | redakti fonton]La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia renkontiĝo Bulonjo 2005, kiu okazis en Bulonjo-ĉe-Maro dum pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita.
Centa kongreso
[redakti | redakti fonton]La 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 2015 en Lille (Francio), proksime al Bulonjo-ĉe-Maro, kiu estis loko de kelkaj kongresaj programeroj – solenaĵoj, rememora marŝado kaj koncerto.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Eliro el la kongresejo, Kongreso de Boulogne, 1905. En la mezo L. L. Zamenhof.
-
Zamenhof kaj Michaux.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ krom la lasta , sesa strofo.
- ↑ Kongresaj Projektoj, kun aldono. Eld. A. Lajoie, Boulogne-sur-Mer, 1905, 61 paĝojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Raporto de W.T.Stead en 1911/11 numero de The Review of Reviews kun detaloj kaj personaj impresoj pri la kongreso
- Poŝtkartoj pri la kongreso
- Boulogne 2005 – renkontiĝo okaze de centjara jubileo
- Memori 1905–2015 – historia paĝaro en la retejo de la 100-a UK (retejo arkivigita)
- Unua Kongreso Esperantista Boulogne sur Mer (1905). Oficiala parolado ĉe la festeno. Per la voĉo de Zhao Jianping.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 |